ruf/a PIV1

rufa

Havanta harkoloron ruĝe flavan: viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento [1]. VD:beja, blonda, bruna, piga, ruana
1. M. A. Bulgakov, trad. S. Pokrovskij: La majstro kaj Margarita
beloruse:
руды, рыжы
ĉeĥe:
rusý, ryšavý, zrzavý
france:
roux (adj.)
germane:
rothaarig
pole:
rudy
slovake:
hrdzavý, ryšavý
ukraine:
рудий

rufulo

Rufhara homo: la rufulo rigardis ŝin per duonfermitaj okuloj [2].
2. M. A. Bulgakov, trad. S. Pokrovskij: La majstro kaj Margarita
beloruse:
рудак, руды (наз.)
france:
roux (subst.)
germane:
Rotschopf
pole:
rudowłosy, rudzielec

rufulino

Inseksa rufulo: li eĉ regule renkontadas Katarinan, rufulinon el la dua jaro [3].
3. S. Johansson: Marina, p. 72a
beloruse:
рудка, рудая (наз.)
france:
rousse
germane:
Rothaarige
pole:
rudowłosa

administraj notoj