*rasti
(tr)
- Prilabori grundon per rastilo, kunkolektante fojnon, pajlon, falintajn foliojn, preparante bedon ks: Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo [1]; forrasti la sablon antaŭ la pordo [2]; beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita KPr ; Ursus, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon QuV ; sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti […] ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango QuV ; [ili] trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo QuV . balai, erpi, skrapi
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
1a
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- angle:
- rake
- beloruse:
- грабляваць
- ĉeĥe:
- hrabat, pročesávat, shrabat, shrabovat, shrabávat
- ĉine:
- 筢 [pá]
- france:
- ratisser
- germane:
- rechen, harken
- hispane:
- rastrillar
- hungare:
- gereblyéz
- japane:
- かく, かき集める [かきあつめる], かきならす, 徹底的に捜索する [てっていてきにそうさくする], 掃討する [そうとうする]
- katalune:
- rasclar, rampinar
- nederlande:
- harken
- pole:
- grabić (grabiami)
- portugale:
- juntar (com ancinho)
- ruse:
- сгребать граблями
- slovake:
- hrabať, pohrabať
- ukraine:
- гребти, згрібати (граблями)
rastilo
- Kultiva aŭ ĝardena ilo konsistanta el longa tenilo kaj transversa peco provizita je dentoj: lia buŝo estis peco de malnova rastilo [3]; frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj InfanTorent2 ; en la lignaĵejo [li] riparis malnovajn rastilojn HsT ; pro manko de rastilo mi uzis branĉon de arbo Rob . erpilo
- angle:
- rake
- beloruse:
- граблі
- ĉeĥe:
- hrábě
- ĉine:
- 筢 [pá], 耙 [pá], 草耙 [cǎopá]
- france:
- rateau
- germane:
- Harke, Rechen
- hispane:
- rastrillo
- hungare:
- gereblye
- japane:
- 熊手 [くまで], レーキ, チップ寄せ [チップよせ]
- katalune:
- rastell
- nederlande:
- hark
- pole:
- grabie
- ruse:
- грабли
- slovake:
- hrable
- ukraine:
- граблі
folirastilo, foliorastilo
- Rastilo kun ventumile dismetitaj, iom flekseblaj dentoj, taŭga por kolekti malpezajn aĵojn: ili uzas foliorastilojn por tiri malpezajn derompaĵojn [4]. balailo
4.
-: Iloj
kaj ekipaĵoj, [vidita en 2021]
- beloruse:
- граблі для лісьця
- france:
- râteau à feuilles
- germane:
- Laubbesen
- pole:
- grabie do liści
administraj notoj
foli~ilo,
folio~ilo:
Mankas dua fontindiko.