9radaro
-
Radilokalizilo:
mi rimarkis survoje policistojn mezurantajn la rapidecon de
veturiloj per radaroj
[1];
defendi la ŝtaton aŭ agresi alian ne plu povas armitaj nacianoj,
sed
edukitaj profesiuloj, kiuj scipovas uzi komplikajn aviadilojn,
radarojn, tankojn, satelitojn
[2];
la grunda radaro ebligas per la uzo de elektromagnetaj ondoj,
ke restaĵoj de la romia urbo aperas tridimensie sur la komputila
ekrano
[3];
(figure)
ŝi malofte vidiĝas sur mia politika radaro
[4].
Rim.: La vorto estas akronimo de la anglaj vortoj „radio detecting and ranging“.Rim.: Ne konfuzu kun rad/ar/o.
1.
Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?
3. Monato, Evgeni Georgiev: Milita kampadejo trovita en Karnunto
4. Monato, Paul Gubbins: Rolo redifinita
2. Monato, Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?
3. Monato, Evgeni Georgiev: Milita kampadejo trovita en Karnunto
4. Monato, Paul Gubbins: Rolo redifinita
- angle:
- radar
- beloruse:
- радар, радыялякацыйная станцыя
- ĉine:
- 雷达 [léidá], 雷達 [léidá], 雷达设备 [léidáshèbèi], 雷達設備 [léidáshèbèi]
- france:
- radar
- germane:
- Radar
- katalune:
- radar
- nederlande:
- radar
- pole:
- radar
- portugale:
- radar
- ruse:
- радар, радиолокатор
- ukraine:
- радіолокатор, радар