polu/i SPIV

polui

(tr)
EKOL Malpurigi vivesencan elementon de la naturo: la urino kaj fekaĵoj de intense breditaj bestoj poluas riverojn [1]
1. K. Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, 1995/07
angle:
pollute
beloruse:
забруджваць
ĉeĥe:
znečišťovat život. prostř.
ĉine:
污染 [wūrǎn], 弄脏 [nòngzāng], 弄髒 [nòngzāng]
france:
polluer
germane:
verschmutzen
hungare:
szennyez (környezetet)
japane:
汚染する [おせんする]
nederlande:
verontreinigen, vervuilen
perse:
آلودن، آلوده کردن
pole:
zanieczyszczać
portugale:
poluir
rumane:
polua
ruse:
загрязнять (окружающую среду)
slovake:
znečisťovať životné prostredie
tokipone:
jaki
ukraine:
забруднювати, занечищувати, заражати, отруювати (довкілля)

poluo

EKOL Poluado kaj la rezulto de tiu ago: la vintra hejtado seriozigis la poluon en Pekino [2].
2. A. Liu: Tra densa mallumo ..., Monato, 2013/05, p. 9a
france:
pollution

poluado

La ago polui; polucio: la poleno informas pri la atmosfera poluado [3]
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997/11
angle:
pollution
beloruse:
забруджваньне
ĉine:
污染 [wūrǎn]
france:
pollution
germane:
Verschmutzung
hungare:
környezetszennyezés
japane:
汚染 [おせん], 環境汚染 [かんきょうおせん], 公害 [こうがい]
nederlande:
vervuiling, pollutie, verontreiniging
perse:
آلوده‌سازی
pole:
zanieczyszczenie środowiska
rumane:
poluare
ruse:
загрязнение окружающей среды

poluaĵo

Polua substanco: aeraj poluaĵoj [4].
4. Isikawa T.: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08-09, p. 17a
beloruse:
забруджвальнае рэчыва
ĉine:
污染物 [wūrǎnwù]
france:
polluant (subst.)
japane:
環境汚染物質 [かんきょうおせんぶっしつ]

aerpoluo

EKOL Poluo de aero pro malsanigaj aŭ malbonefikaj gasoj aŭ partikloj: la sanagentejo de UN raportis, ke la klimata krizo ankaŭ estas sankrizo, en kiu aerpoluo mortigis sep milionojn da homoj ĉiujare [5].
5. Lucia: MOS vokis mildigi klimatan krizon por sanprotekto, Ĉina Radio Internacia, 2022-04-08
france:
pollution

akvopoluo

EKOL Poluo de natura akvejo pro enmikso de danĝeraj ĥemiaĵoj, varmigo, properigo de bakterioj...: multaj kritikis lian registaron pro fuŝoj pri manko de loĝejoj, kresko de malriĉeco, pliiĝo de akvopoluo [6].
6. D. E. Rogers: Parlamentaj elektoj, Monato, 2018/01, p. 8a
france:
pollution de l'eau

brupoluo

EKOL Poluo pro tro multaj, tro konstantaj, tro laŭtaj bruoj: la nombro [de ĝibaj balenoj] rekreskis ĝis proksimume 135 000, sed implikiĝoj en fiŝretoj, kolizioj kun ŝipoj, kaj brupoluo daŭre kaŭzas vundojn kaj mortojn [7].
7. -: Ĝiba baleno, Vikipedio, 2023
france:
pollution sonore

grundpoluo

EKOL Poluo de grundo pro enigo de danĝeraj substancoj: la sekvantaj aferoj estas neetikaj: aer-, akvo-, kaj grundpoluo [8].
8. M. Wittenberg: Ne malutilu al la vivmedio!, La Ondo de Esperanto, 2002:2
france:
pollution des sols

lumpoluo

EKOL Poluo pro arta lumado dum normale malhela tempo: elektu lokon for de la lumpoluo de la urboj; ju pli malhela estas la medio, des pli bona estas la videbleco de la steloj [9].
france:
pollution lumineuse

marpoluo

EKOL Poluo de la mara medio: je la 12a de decembro 1999, la petrolŝipo Erika, konstruita en 1975, rompiĝis en du partojn en la danĝera Biskaja Golfo, ĉ. 70 km de la franca marbordo; tio kaŭzis marpoluon je skalo neniam vidita en Eŭropo [10].
10. R. Rotsaert: Piratoj diversaspektaj, Monato, 2002
france:
pollution marine

administraj notoj