ReVo
9pis/i SPV

9pisi HejmVort

(ntr)
(komune)
FIZL Urini: kiu ses- aŭ sep-jara infano ne kelkafoje pisas en la lito, dumdorme? [1]; la dioj prenis la felon de la virbovo kaj ejakulis aŭ pisis sur ĝi, subterigante poste la rezulton apud la tombejo de la edzino de Hirieo [2]; ĉu la reĝo pisis stare (kiel viro) aŭ side (kiel virino) [3].
angle:
(take a) piss
beloruse:
сцаць, мачыцца
ĉeĥe:
čurat, čůrat
ĉine:
小便 [xiǎobiàn], 撒尿 [sāniào]
france:
pisser
germane:
pinkeln, pissen, pullern
hispane:
mear, hacer pipi
hungare:
pisil
indonezie:
buang air kecil, kencing, pipis
japane:
おしっこする
nederlande:
plassen, pipi doen
pole:
mocz oddawać, siusiać
portugale:
urinar, mijar, fazer xixi
rumane:
urina, pișa
ruse:
писать (мочиться)
slovake:
cikať
ukraine:
пісяти, сцяти

9piso

(komune)
FIZL Ago pisi kaj ties rezulto, t.e. pisaĵo: apartamento plenplena da libroj odorantaj katpison [4]; (figure) diabla piso ... – li grumblis [5]; Brus […] finis la „teatraĵon“ trinkante sian pison [6].
angle:
urine
beloruse:
мочаспусканьне, бруленьне
ĉeĥe:
čurání, čůrání
ĉine:
尿 [niào], 尿液 [niàoyè], 尿 [suī]
france:
urine
japane:
おしっこ
pole:
siusianie, szczanie
rumane:
pisand, urinatul

9pisaĵo

(komune)
FIZL Urino: Zeŭso […] diris, ke, kiam ilia pisaĵo fluos kiel rivero, tiuj suferoj seniĝos,[…] tial nun, se nur unu azeno pisas, aliaj azenoj ankaŭ pisas ĉirkaŭ ĝi [7].
angle:
urine
beloruse:
мача
ĉeĥe:
čurání, čůrání
ĉine:
尿样 [niàoyàng], 尿樣 [niàoyàng], 尿 [niào], 尿液 [niàoyè], 尿 [suī], 小恭 [xiǎogōng]
france:
pisse, urine
germane:
Pisse, Pulle
japane:
おしっこ
pole:
mocz, szczyny
rumane:
pipi, urină
ukraine:
сеча

forpisiĝi, sin forpisi

(figure) Malhoneste, pretekste, fuĝi el malkonvena situacio: Kaĉinski kun sia partio PiS forpisis sin el la registaro [8].
Rim.: Pisado en milito ofte estis la sola ebleco foriĝi por iom da tempo de la fronto.
8. Monato, Stefan Maul: Du mil sep
beloruse:
уцячы
germane:
sich verpissen
pole:
wysiusiać się, odlać się
rumane:
se urina, face pipi

pispoto HejmVort

(komune)
Noktovazo, precipe tia por malgrandaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne povas uzi necesejon.
angle:
toilet
beloruse:
начны гаршчок
ĉeĥe:
nočník
france:
pot (urinoir)
germane:
Töpfchen (zum Pullern), Pisspott
hispane:
orinal
hungare:
bili
indonezie:
pispot
japane:
おまる
katalune:
orinal
nederlande:
pispot, po
pole:
nocnik
portugale:
urinol, penico
rumane:
oală de noapte, oliță
ruse:
ночной горшок
slovake:
nočník
ukraine:
нічний горщок

administraj notoj

~poto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.