pirogo
- Boato farita el kavigita arbotrunko kun altigitaj flankoj: tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo ChL ; la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo [1]; meze de la rivero, kun motorgrumblado, la pirogo rapidegas tra la mallumo [2]. kanoto, kanuo
Rim.:
Pirogo estas ankaŭ farĉaĵo.
1.
La Ondo de Esperanto, trad. Gbeglo Koffi: Kiam la bestoj estis kiel homoj
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
3. David Palazón, Tatoli ba Kultura, Tatoli ba Kultura: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Traditional_fishing_Maquili_2.jpg

- angle:
- pirogue
- beloruse:
- пірога
- ĉeĥe:
- pirožka
- germane:
- Piroge, Einbaum
- hungare:
- bödöncsónak, piroga
- japane:
- 丸木舟 [まるきぶね]
- nederlande:
- prauw
- portugale:
- piroga, canoa
- ruse:
- пирога
- slovake:
- indiánske kanoe, piroga
- ukraine:
- піроґа, пиріг
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.