perfektivo
- Verba aspekto per kiu oni prezentas agon bloke, kiel unu tuton, sen atenti ĝiajn evoluon kaj daŭron: la fina aspekto (perfektivo), per kiu oni prezentas agon rigardatan kiel perfekte plenumitan PAG ; jen estas ekzemplo pri perfektivo: „lia filo mortis kaj estas nun malviva“ (FE §31) [1]; la rezultverboj povas aperi en perfektivo.
1.
Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, n-ro 293 (2019:3)
- angle:
- perfective aspect, aoristic aspect
- beloruse:
- трываньне закончанае
- france:
- aspect perfectif
- germane:
- Perfektiver Aspekt, Perfektiv
- ruse:
- совершенный вид (глагола)
- ukraine:
- доконаний вид (дієслова)
malperfektivo
- Verba aspekto per kiu oni prezentas agon en ĝia evoluo, kiel daŭran aŭ ripetan: male, malperfektivo prezentas la faron „el interne“, el la mezo de ĝia evoluo aŭ de iam aktuala stato [2]; Kaloĉajo trafe rimarkigis, ke la as-tenso fakte esprimas ne tiom tempon, kiom malperfektivon; la rezultverboj povas aperi en malperfektivo, la daŭrverboj ĉiam estas malperfektivaj. imperfektivo
2.
Sergio Pokrovskij: Aspektoj, La Ondo de Esperanto, n-ro 293 (2019:3)
- angle:
- imperfective aspect
- beloruse:
- трываньне незакончанае
- france:
- aspect perfectif
- germane:
- imperfektiver Aspekt
- ruse:
- несовершенный вид (глагола)
- ukraine:
- недоконаний вид (дієслова)