ReVo
*nuks/o PV

*nukso

1.
BOT Fermfrukto kun dika malmola perikarpo enhavanta plej ofte unuopan semgrajnon.
2.
(komune) Frukto aŭ fruktoparto simila, havanta sekan malmolan ŝelon kaj manĝeblan kernon: juglando, migdalo, ternukso: Dio donas al ni la nuksojn sed li ne disrompas ilin por niZ (ni devas mem agi por profiti la okazojn, kiuj prezentiĝas).
angle:
nut
beloruse:
арэх
bretone:
kraoñ
bulgare:
орех
ĉeĥe:
ořech, oříšek
ĉine:
硬壳果 [yìngkéguǒ], 硬殼果 [yìngkéguǒ], 坚果 [jiānguǒ], 堅果 [jiānguǒ], 果仁 [guǒrén]
france:
noix (toute espèce)
germane:
Nuss
greke:
καρύδι
hispane:
nuez
hungare:
dió, mogyoró 1. makktermés
japane:
堅果 [けんか], 木の実 [きのみ], ナッツ
nederlande:
noot
pole:
orzech
portugale:
noz
rumane:
nucă
ruse:
орех
slovake:
orech (ovocie)
svede:
nöt
tibete:
སྟར་ཁ་
ukraine:
горіх

brazila nukso

KUI Nukso de brazilnuksarbo entenanta plurajn manĝeblajn semojn, el kiuj oni ankaŭ elpremas oleon: troviĝis priskribo egale ĝusta kaj klara, “Brazilaj Nuksoj, Plej Bonaj, 4 pencoj por funto.” [1].
1. G. K. Chesterton, trad. C. Bean: La Naiveco de Pastro Brown, Esperanto Publishing Co., 1937
ĉine:
巴西果 [bāxīguǒ]
france:
noix d'Amazonie, noix du brésil
germane:
Paranuss
nederlande:
paranoot
pole:
orzech orzesznicy brazylijskiej
rumane:
nucă de pecan braziliană
svede:
paranöt

brazilnuksarbo, brazila nuksarbo

BOT Altakreska arbo vivanta en tropikaj arbaroj de Sudameriko, produktanta brazilajn nuksojn (Bertholletia excelsa).
ĉine:
巴西栗 [bāxīlì]
france:
noyer d'Amazonie, noyer du brésil
germane:
Paranussbaum
latinece:
Bertholletia excelsa
nederlande:
paranotelaar
pole:
orzesznica brazylijska
rumane:
orhidee braziliană
svede:
paranötsträd

vomnukso

BOT Globa nukso de vomnuksarbo entenanta strikninon: ĝi havis dozon da vom-nukso sufiĉan por mortigi ĉevalon [2].
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
angle:
strychnine (nut)
france:
noix vomique
nederlande:
braaknoot
pole:
ziarno kulczyby
rumane:
grăsime de gălbenuș
svede:
kräknöt
ukraine:
блювотний горіх (плід)

vomnuksarbo

BOT Granda arbo el sudorientazio el familio loganiacoj (Strychnos nux-vomica).
angle:
strychnine (tree)
france:
vomiquier
latinece:
Strychnos nux-vomica
nederlande:
braaknotelaar
pole:
kulczyba
rumane:
cuvânt cheie
svede:
rävkaketräd

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
brazil~arbo, brazila ~arbo: Mankas dua fontindiko.
brazil~arbo, brazila ~arbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vom~arbo: Mankas dua fontindiko.
vom~arbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.