nudelo
- 1.
-
- a)
- Pastaĵo el faruno (kaj evtl. ovo), distranĉita en mallarĝajn rubandojn, kaj eventuale sekigita, por posta bolkuirado: nudeloj, vermiĉeloj [el rizo] [1]; fine de la jaro oni retrovas la ŝparitan nudelsupon en iu statistiko [2]; longaj nudeloj simbolas longan vivon [3].
- b)
- Manĝaĵo farita el bolkuirita nudelo1.a: en iuj regionoj oni kutime manĝas nudelojn [4].
- 2.
-
- a)
-
Ĉia ajn pastaĵo simila al
nudelo1.a,
destinita por bolkuirado:
li travivis unu semajnon nur sin nutrante per
kilogramo da nudelo
[5].
diversspecaj nudeloj (kaj nudelelpasto) el la nudelfabriko Riesa (ŝvabaj nudeloj, kornetoj, spiraloj, konkoj, steloj, grio; ovpulvoro, faruno, vermiĉeloj, diverslarĝaj rubandoj; makaronioj, spagetoj)
CC BY-SA 3.0 [6] - b)
- Ĉia ajn manĝaĵo simila al nudelo1.b, preparita per bolkuirado: la unua manĝaĵo kiu nun impresas temante pri bongustaĵoj en Nagojo estas „Kiŝimen“, larĝa blanka nudelo [7].
Rim.:
En la reala uzo ekzistas hezito, ĉu nudelo estas ara (kiel
„rizo“ ktp) aŭ indikas unuopan pecon da pastaĵo
(nudelpecon).
1.
Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 18
3. Monato, Alice Liu: Feliĉan naskiĝotagon!, 2008
4. Monato, Alice Liu: Feliĉan naskiĝotagon!, 2008
5. Xiang Hong: Vivo estas en alia loko, ElPĈ
6. Toffel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Teigwaren_Riesa_Warenmuster.JPG
7. Kiŝimen

- angle:
- noodle
- beloruse:
- лапша
- ĉine:
- 面 [miàn]
- france:
- nouille(s)
- germane:
- Nudel
- hispane:
- pasta
- hungare:
- tészta, metélt tészta
- indonezie:
- mi
- japane:
- ヌードル, めん類 [めんるい]
- nederlande:
- noedel
- pole:
- makaron
- portugale:
- talharim
- rumane:
- paste
- ruse:
- 1. лапша 2.a макаронные изделия 2.b мучное блюдо
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.