10Nepal/o

10Nepalo RLN (NP)

GEOGPOL Montara ŝtato en Himalajo kun ĉefurbo Katmanduo; limanta kun Tibeto (Ĉinujo) kaj Hindujo: Hillary ankoraŭ fine de la 50aj jaroj estigis fondaĵon „Himalaya Trust“, kiu havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo [1]; ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan [2]; antaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio [3]; Nepalon kaj Baraton dividas la dua plej longa malfermita landlimo en la mondo [4].
1. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
2. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
3. Monato, Navin Shrestha/pg: Reĝo kaj leĝo
4. Monato, Navin Shrestha/pg: Timo senlima
angle:
Nepal
beloruse:
Нэпал
ĉine:
尼泊尔 [Níbóěr], 尼泊爾 [Níbóěr]
france:
Népal, République démocratique fédérale du Népal
germane:
Nepal
hispane:
Nepal
indonezie:
Nepal
japane:
ネパール [ねぱーる]
nederlande:
Nepal
pole:
Nepal, Federalna Demokratyczna Republika Nepalu
portugale:
Nepal
tibete:
བལ་ཡུལ་
ukraine:
Непал

10nepala

Rilata al Nepalo, ties loĝantoj, ilia lingvo ktp: nepalaj esperantistoj okazigos Internacian Ekskurson de Katmando [5]; ni kune vojaĝos ne nur ĉirkaŭ nepalaj montoj sed ankaŭ en najbaraj landoj [6]; nia klubo planas aranĝi klason de homoj, kiuj volas lerni Esperanton per la nepala lingvo [7].
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Junularmovade en Nepalo
germane:
nepalisch

10nepalano

Iu el Nepalo: Tibor Sekelj gvidis diversajn kursojn por nepalanoj [8]; en la jaro 2022, en Kataro okazos Futbala Mondopokalo, sub temperaturoj, kiuj varias de 40ºC ĝis 50ºC, junaj nepalanoj konstruas tie stadionojn, ŝoseojn, hotelojn [9].
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton, Nepalo! (Flama Floro)
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj?
germane:
Nepalese

administraj notoj