1molusk/oj PV

moluskoj

ZOO Filumo de senvertebraj, dusimetriaj, molkorpaj bestoj (Mollusca): antaŭ la rampaĵoj estis en nia mondo nur moluskoj kaj fiŝoj, kaj antaŭ ili nur vegetaĵoj, sed tiaj, kiaj ne ekzistas hodiaŭ [1]; [ili] sin vivtenis per […] kolektado de mituloj, moluskoj kaj aliaj marbestoj [2]; en 2007 unua taksado pri la efektiva aĝo de la konkulo (405 jaroj) estis publikigita […], nova studo, plenumita en 2013, montris, ke tiu kalkulo estis erara, kaj ke la koncerna molusko fakte havis pliajn 102 jarojn [3]. PRT:cefalopodoj, gastropodoj, duvalvuloj
angle:
mollusca, molluscs, mollusks
beloruse:
малюскі
ĉine:
軟體動物 [ruǎntǐdòngwù], 软体动物 [ruǎntǐdòngwù]
france:
mollusques
germane:
Weichtiere
hungare:
puhatestűek
japane:
軟体動物門 [なんたいどうぶつもん]
latinece:
Mollusca
nederlande:
weekdieren
pole:
mięczaki
portugale:
moluscos
ruse:
моллюски
ukraine:
молюски, м’якуни

administraj notoj