lanco
- Batalilo konsistanta el longa ligna stango kun akra ferpinto: ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon ĉe la kvardek miloj [1]? la lanco eliris tra lia malantaŭa parto [2]; [li] montris arbaron de lancoj de la soldatoj, kiuj ekzerciĝis en la korto [3]; malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj [4]; pretigu ducent soldatojn […] kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:23
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
5. La Nova Testamento, La agoj 23:23
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:23
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
5. La Nova Testamento, La agoj 23:23
- angle:
- lance, spear
- beloruse:
- дзіда
- ĉine:
- 矛 [máo]
- france:
- lance
- germane:
- Lanze, Spieß
- greke:
- δόρυ
- hispane:
- lanza
- hungare:
- lándzsa ~isto: lándzsás.
- japane:
- 槍 [ほこ], 銛 [もり], 香車 [きょうしゃ]
- katalune:
- llança ~isto: llancer.
- nederlande:
- lans
- perse:
- نیزه، زوبین
- pole:
- lanca, dzida, oszczep ~isto: oszczepnik.
- portugale:
- lança
- ruse:
- копьё, пика ~isto: копейщик.
- svede:
- lans, spjut
- ukraine:
- спис, дротик, рогатина
lanceto
- Ĥirurgia speciala tranĉileto, por piki vejnon, entranĉi absceson, kc: kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon... – se vi vidus liajn lancetojn […] PatrojFiloj ; sub la lancet’ de la naturo, arto, menso, torturas karnon kaj spiriton la akuŝ’ [6]. skalpelo, bisturio
6.
Nikolaj Gumiljov: La sesa senso, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
7. Markus Würfel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lanzette.JPG
7. Markus Würfel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lanzette.JPG
- angle:
- lancet, scalpel
- beloruse:
- лянцэт
- ĉine:
- 柳叶刀 [liǔyèdāo], 柳葉刀 [liǔyèdāo], 刺血針 [cìxiězhēn], 刺血针 [cìxiězhēn]
- france:
- lancette
- germane:
- Lanzette
- greke:
- νυστέρι
- hungare:
- lancetta
- japane:
- ランセット [らんせっと]
- katalune:
- llanceta
- nederlande:
- lancet
- perse:
- نیشتر
- pole:
- lancet, skalpel
- portugale:
- bisturi, escalpelo (ê)
- ruse:
- ланцет
- ukraine:
- ланцет
ĵetlanco
- Armilo, simila je lanco, kiun oni ĵetas de malproksime: cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi SatirRak ; forta piko per lia ĵetlanco baldaŭ faris finon al la vivo de la bestego Iŝtar ; skui ĵetlancon [8].
8.
Monato, Pejno Simono: Etimologia ekskurso, 2012
- angle:
- spear
- beloruse:
- дзіда
- ĉine:
- 梭鏢 [suōbiāo], 梭镖 [suōbiāo], 戭 [yǎn], 矠 [zé]
- france:
- javelot
- germane:
- Speer
- hispane:
- jabalina
- hungare:
- lándzsa, hajítódárda
- indonezie:
- lembing
- itale:
- giavellotto
- japane:
- 投げやり [なげやり]
- nederlande:
- speer
- pole:
- oszczep, włócznia
- ruse:
- копьё
- ukraine:
- дротик, метальний спис, спис
administraj notoj
~eto
:
Mankas verkindiko en fonto.