*kvar UV

*kvar (4)

Du kaj du: por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn [1]; ĉiuj kvar ekiris kune [2]; ok estas kvar kvinonoj de dek [3]; mi finos la tutan libron en kvar tagoj [4]; [li] vivis tridek kvar jarojn [5]; la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj [6]; la kvar evangeliistoj [7]; la kvar bremenaj muzikistoj [8]; sed vi donis al mi kvar Marta ; kvarcent spesmiloj Marta ; ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto Marta ; unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' PrV ; certe, kiel duoble du kvar PrV ; kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo PrV . LST:nombro
afrikanse:
vier
albane:
katër
amhare:
አራት
angle:
four
arabe:
أربعة
armene:
չորս
azerbajĝane:
dörd
beloruse:
чатыры
bengale:
চার
birme:
လေး
bosne:
četiri
bretone:
pevar [vira], peder [ina]
bulgare:
четири
ĉeĥe:
čtyři, čtyři
ĉine:
四 [sì]
dane:
fire
estone:
neli
eŭske:
lau
filipine:
apat
finne:
neljä
france:
quatre
galege:
catro
germane:
vier
guĝarate:
ચાર
haitie:
kat
haŭse:
hudu
hebree:
ארבע
hinde:
चार [cār]
hispane:
cuatro
hungare:
négy
igbe:
anọ
indonezie:
empat
irlande:
ceithre
islande:
fjórir
japane:
[し] [よん]
jave:
papat
jide:
פיר
jorube:
mẹrin
kanare:
ನಾಲ್ಕು
kartvele:
ოთხ
kazaĥe:
төрт
kimre:
pedwar
kirgize:
төрт
kmere:
បួននាក់
koree:
korsike:
quattru
kose:
ne
kroate:
četiri
kurde:
çar
latine:
quatuor
latinece:
quattuor
latve:
četri
laŭe:
ສີ່
litove:
keturi
makedone:
четири
malagase:
efatra
malaje:
empat
malajalame:
നാല്
malte:
erbgħa
maorie:
e wha
marate:
चार
monge:
plaub
mongole:
дөрвөн
nederlande:
vier
nepale:
चार
njanĝe:
zinayi
okcidentfrise:
fjouwer
panĝabe:
ਨੂੰ ਚਾਰ
paŝtue:
څلور
pole:
cztery
portugale:
quatro
ruande:
bine
rumane:
patru
ruse:
четыре
samoe:
fa
sinde:
چار
sinhale:
හතර
skotgaele:
ceithir
slovake:
štyri
slovene:
štiri
somale:
afar
ŝone:
china
sote:
tse ‘ne
sunde:
opat
svahile:
nne
svede:
fyra
taĝike:
чаҳор
taje:
สี่
tamile:
நான்கு
tatare:
дүрт
telugue:
నాలుగు
tibete:
བཞི་
turke:
dört
ukraine:
чотири
urdue:
چار
uzbeke:
to’rt
vjetname:
bốn
volapuke:
fol
zulue:
ezine

*kvara

Kiu (laŭ iu ordo) venas post tri antaŭaj: Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara [9]; estis mateno, la kvara tago [10]; la dek-kvara jaro [11]; kupeo de kvara klaso [12]; ŝi estas en la kvara monato de naskonteco [13]; la kvara etaĝo [14]; ĝis la kvara horo [15]; en la kvara generacio ili revenos [16]; la fama Panini […] vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [17]; tri kvaronoj de la ŝipanaro forkuris kaj ke la kvara sekvis la ekzemplon de sia estro [18];
angle:
fourth
beloruse:
чацьвёрты
bretone:
pevare (ag.), pevarvet [vira], pedervet [ina]
ĉeĥe:
čtvrtý
ĉine:
四次 [sìcì], 第四 [dìsì]
finne:
neljäs
france:
quatrième
germane:
vierte(r, -s)
hispane:
cuarto
hungare:
negyedik
indonezie:
keempat
japane:
4番目の [よっばんめの], 第四の [だいよっの]
latinece:
quartus
nederlande:
vierde
pole:
czwarty
rumane:
patra, patrulea
ruse:
четвёртый
slovake:
štvrtý
svede:
fjärde

kvare

1.
En la kvara loko, post tri antaŭaj: […] trie, kiam komenciĝos la laboroj, ni pagos jare mil talentojn […], kvare, por ĉiu egipta inĝeniero ni donos al via sankteco unu talenton jare, kvine, kiam la laboroj estos finitaj, via sankteco ludonos al ni la kanalon por cent jaroj [19]; la kvare plej varma vintro de pli ol cent jaroj [20]; ili nun havas propran frakcion, kun 55 mandatoj la kvare plej grandan grupon [21].
2.
Je la kvara horo: kvare venis Freda [22].
angle:
1. fourthly 2. four o'clock
beloruse:
1. па-чацвёртае 2. а чацьвёртай (гадзіне)
bretone:
1. da bevare
ĉeĥe:
1. za čtvrté
finne:
1. neljänneksi
france:
1. quatrièmement
germane:
1. viertens 2. um Vier
hungare:
1. negyedszer (felsorolásnál)
japane:
1. 4番目に [よっばんめに], 第四に [だいよっに]
nederlande:
1. ten vierde
pole:
1. po czwarte
rumane:
1. pentru a patra oară
ruse:
1. в-четвёртых
slovake:
1. za štvrté
ukraine:
1. по-четверте

kvarangula

Havanta kvar angulojn: kvarangula estu la altaro [23]; kvarangula tablo [24]; kvarangulaj kolonoj (laŭ profilo) el granito [25]; oni pritraktas ian geometrian figuron jen kiel rondan, jen kiel kvarangulan [26]; (figure) lia kvarangula (kubsimila) kapo […] malkonfideme balanciĝis Metrop . SUB:kvadrata
angle:
quadrangular
beloruse:
чатырохвугольны, чатырохкутны
bretone:
pevarc'hornek
ĉeĥe:
čtyřúhelníkový
ĉine:
四角 [sìjiǎo], 見方 [jiànfāng], 见方 [jiànfāng], 口子形 [kǒuzixíng], 方 [fāng]
finne:
nelikulmainen
france:
quadrangulaire
germane:
viereckig
hebree:
מרובע
hispane:
cuadrangular
hungare:
négyszögű
nederlande:
vierhoekig
pole:
czterokątny
rumane:
patruunghiular
ruse:
четырёхугольный
slovake:
štvoruhoľníkový
ukraine:
чотирикутний

*kvarono

Ĉiu el la kvar egalaj partoj de unu tuto: la horloĝo sonis tri kvaronojn de la dek-dua (horo) [27]; oni legis […] dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris […] adorkliniĝon antaŭ la Eternulo [28]; [li] donis al li kvaronon da pano [29]; ni ricevas apenaŭ la kvaronon de tio, kion oni ŝuldas al ni [30]; el la memvoluloj tri kvaronoj estis pagataj de la pastroj [31].
angle:
quarter
beloruse:
чвэрць
bretone:
kard, pevarvedenn, pevarvenn, palefarzh
ĉeĥe:
čtvrt, čtvrtina, čtvrtka
ĉine:
四分之一 [sìfēnzhīyī]
finne:
neljännes, neljäsosa
france:
quart
germane:
Viertel
hebree:
רבע
hispane:
un cuarto
hungare:
negyed
indonezie:
perempat
japane:
四分の一 [よっふんのひと], 四分音符 [しぶおんぷ]
nederlande:
vierde (deel)
pole:
ćwierć, jedna czwarta
rumane:
pătrime, un sfert
ruse:
четверть
slovake:
štvrtina, štvrtka
tibete:
བཞི་ཆ་གཅིག་
ukraine:
чверть

kvaronjaro

1.
Kvarono da jaro, duono da duonjaro: unue mi havos bonan rostaĵon, poste multe da graso, kiu gutos kaj sufiĉos por pano dum kvaronjaro [32]; dum la unua kvaronjaro post la baloto (novembro 1999), la nova registaro tre popularis [33]; kvaronjaro“ (= mezuro) estas parto da jaro, sed „printempo“ (= speciale montrita parto) estas parto de jaro [34].
2.
KAL=jarkvarono
32. Fratoj Grimm, tr. Kabe: Feliĉa Joĉjo
33. Donald ROGERS: Nov-Zelando: Ŝanĝiĝas la direktoMonato
34. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 16a, La Revuo, 1907, junio
beloruse:
квартал (года)
ĉeĥe:
kvartál, čtvrtletí
finne:
1. neljännesvuosi
indonezie:
triwulan
japane:
四半期 [しはんき]
nederlande:
kwartaal, trimester
pole:
kwartał
rumane:
sfert, an calendaristic
ruse:
1. четверть года
slovake:
kvartál, štvrťrok
ukraine:
квартал, чверть року

jarkvarono

KAL Ĉiu el la kvar fiksitaj kaj numeritaj kvaronoj de la jaro, la periodoj po tri sinsekvaj monatoj; la unua jarkvarono komenciĝas je la 1a de januaro: la unua kaj la dua jarkvaronoj formas la unuan jarduonon, la tria kaj la kvara jarkvaronoj formas la duan jarduonon; Pola Radio ĵus publikigis informojn pri la statistiko de la korespondaĵoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999 […] [35]; pozitiva jarkvarono por firmao FIAT [36]. SIN:trimestro, trimonato
35. Andrzej Pettyn: Pola Radio, La Ondo de Esperanto, 1999. N-ro 7 (57)
36. Radio Itala Internacia: 2005-07-30
angle:
quarter (of a year), trimester
beloruse:
квартал (года)
ĉeĥe:
kvartál, čtvrtletí
ĉine:
季度 [jìdù], 三个月 [sāngèyuè], 三個月 [sāngèyuè]
finne:
vuosineljännes
france:
trimestre
germane:
Quartal
japane:
四半期 [しはんき]
nederlande:
kwartaal, trimester
pole:
trymestr
rumane:
trimestru
ruse:
квартал года
slovake:
kvartál, štvrťrok

kvaronjara, jarkvarona

1.
Rilata al kvaronjaro aŭ jarkvarono: kvaronjara plano, enspezo, pago; la lasta kvaronjara raporto de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado, la monda industria produktado kreskis je 3,3 % en la lasta kvarono de 2013 [37].
2.
Okazanta aŭ aperanta ĉiun kvaronjaron, po jarkvarone: Turista Mondo, kvaronjara, riĉe ilustrita, ekaperis en Zürich en 1969 [38]; post 53 jaroj de regula aperado ĉesis la revuo Fervojisto kaj ekaperis jarkvarona nederlandlingva revuo Monditaal [39].
angle:
quarterly
beloruse:
квартальны, штоквартальны
bretone:
trimiziek
ĉeĥe:
čtvrtletý
ĉine:
按季 [ànjì], 一季一次的 [yījìyīcìde], 每季 [měijì], 每年四次 [měiniánsìcì]
finne:
1. neljännesvuosi- 2. neljännesvuosittainen
france:
trimestriel
germane:
vierteljährlich
hebree:
רבעוני
hispane:
trimestre
hungare:
negyedévi
nederlande:
trimestrieel, driemaandelijks
pole:
kwartalny
rumane:
trimestrul
ruse:
1. квартальный 2. ежеквартальный
slovake:
štvrťročný

administraj notoj

jar~ono: Mankas verkindiko en fonto.