konvoj/o PIV1

konvojo

(malofte)
TRA Veturilaro kunvojantaj sub protekto: militista konvojo [1]; li sendis min konvoje, kun ĉiuj sirenoj laŭtege avertantaj, al la Oficejo de la „New York Times[2]. VD:karavano
Rim.: La PIV-oj limigas la sencon al ŝipoj.
1. Akademio de Esperanto: Aktoj de la Akademio II 1968-1974, [1976]
2. R. Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
beloruse:
канвой
ĉeĥe:
konvoj
ĉine:
护航机组 [hùhángjīzǔ], 护航船队 [hùhángchuánduì], 护送车队 [hùsòngchēduì]
france:
convoi
germane:
Konvoi
japane:
護送船団 [ごそうせんだん], 輸送船団 [ゆそうせんだん]
katalune:
comboi
pole:
konwój
rumane:
convoi
slovake:
konvoj, ozbrojený sprievod

konvoji SPV

(tr)
(malofte)
TRA Veturigi konvoje: la ĉina eskortŝiparo sukcese plenumis la taskon konvoji kargoŝipon de la Monda Nutraĵa Programo [3]. VD:eskorti
3. Ĉina Radio Internacia: Ĉina mararmeo unuafoje konvojis..., 2011-03-24
beloruse:
канваяваць
france:
convoyer
germane:
im Konvoi fahren
japane:
護送する [ごそうする], 護衛する [ごえいする]
katalune:
acomboiar, anar en comboi
pole:
konwojować
rumane:
însoți, escortă

administraj notoj