kondensi
(tr)
- 1.
- (pri substanco) Transigi de gasa al likva stato: la fiziko de kondensita materio [1]; se oni malvarmigas la trovarmigitan vaporon malrapide, ĝi atingas iam la t.n. rosopunkton, [t]iam la vaporo denove saturiĝas kaj okaze de plua malvarmigo kondensiĝas denove al likvaĵo [2]. vaporigi
- 2.
- Kombini du molekulojn al pli granda eligante akvomolekulon aŭ alian simplan molekulon: kombino de du aminacidoj katalizite de enzimo al dipeptido estas kondensreago; kondensiĝo de Dieckmann, kondensiĝo de Stobbe, kondensiĝo de Darzens kaj kondensiĝo de Claisen [3].
Rim.:
La vorto uziĝas foje anstataŭ
redukti
aŭ densigi1:
ĉiu viro ricevis malgrandan ladskatolon kun kondensita
(vakudensigita) kaj sukerita lakto
[4];
(figure)
Geraldo Mattos […] kondensis
(koncizigis al)
sian laborprogramon en unu frazo: mia
plej arda deziro estos harmoniiga laborado interne de nia Akademio, kiu devas
esti unu sola animo en kvazaŭ unu sola korpo
[5].
1.
Vikipedio, Aleksej Abrikosov
2. Vikipedio, Vaporo
3. Vikipedio, Natria hidrido
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
2. Vikipedio, Vaporo
3. Vikipedio, Natria hidrido
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 27
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 11
- angle:
- condense
- beloruse:
- кандэнсаваць
- ĉine:
- 凝聚 [níngjù], 使浓缩 [shǐnóngsuō], 使液化 [shǐyèhuà]
- france:
- condenser
- germane:
- kondensieren
- japane:
- 凝縮させる [ぎょうしゅくさせる], 縮合させる [しゅくごうさせる], 集める [あつめる]
- ruse:
- конденсировать