10Komoroj (KM)
- Ŝtato en la samnomaj insuloj troviĝantaj en Hinda Oceano oriente de Afriko kaj norde de Madagaskaro kun ĉefurbo Moronio; teritorio de Unio de Komoroj: agadas apostolaj delegitoj en aliaj sep landoj: tri en Afriko (Komoroj, Maŭritanio kaj Somalio) kaj kvar en Azio (Brunejo, Laoso, Malajzio kaj Birmo) [1]; la Unio de Komoroj estas ŝtato en la komora insularo […], al ĝi apartenas tri el la kvar insuloj de la insularo: Granda Komoro, Anjuano kaj Mohéli, la kvara insulo, Majoto, apartenas al Francio [2].
- angle:
- Comoros
- beloruse:
- Каморскія астравы
- bulgare:
- Коморски острови
- ĉine:
- 科摩洛 [Kēmóluò], 葛摩 [Gěmó], 科摩罗 [kēmóluó], 科摩罗 [Kēmóluó]
- france:
- Comores, Union des Comores
- germane:
- Komoren
- indonezie:
- Komoro
- pole:
- Komory, Związek Komorów
10komora
- Rilata al Komoroj, ties loĝantoj, iu el iliaj kvar bantuaj lingvoj ktp: „ege bongustaj,“ komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi [3].
- germane:
- komorisch
10komorano
- Loĝanto de Komoroj; parolanto de iu el ties bantuaj lingvoj: la aviadilo […] faris interan alteriĝon en Marsejlo, kie estas plej granda en Francio komunumo de komoranoj [4].
- germane:
- Komorer
10 Granda Komoro
- La ĉefinsulo de la Komoroj: la granda edzeco anda, pli disvastigita en la Granda Komoro ol en la aliaj tri insuloj [5].
5.
Komoroj, 2017, Unesko Kuriero, jan-mar 2020, p. 32
- angle:
- Grande Comore
- france:
- Grande Comore
- germane:
- Grande Comore