kolerika
- Epiteto de la temperamento karakterizata per rapida agemo, emociemo forte manifestiĝanta en mienado kaj gestoj: la praga fasonstudio proponis stilon „piloto“: alto estas iom pli ol la averaĝa, maldika ..., aktivigita nerva sistemo (pro tio ‐ moviĝemo, rapido de reago, kolerika temperamento) ... [1].
Rim.:
En iuj lingvoj oni konfuzas kolerika kaj
kolerema. Tio evitindas en
Esperanto.
1.
G. Altov, tr. J. Finkel: La tria
jarmilo
- angle:
- choleric
- beloruse:
- халерычны
- bulgare:
- холеричен
- ĉine:
- 躁 [zào]
- france:
- colérique (adj.)
- germane:
- cholerisch
- hungare:
- kolerikus
- nederlande:
- driftig, opvliegend, cholerisch, heftig
- pole:
- choleryczny
- ruse:
- холерический
- ukraine:
- холеричний
kolerikulo
- Homo havanta kolerikan temperamenton: senpacience mi elŝiris mian plumon el la poŝo, malŝraŭbis ĝin, eksidis al la plej proksima tablo kaj altiris la demandilon al mi tiel, kiel kolerikuloj altiras gastejajn fakturojn al si [2].
- beloruse:
- халерык
- bulgare:
- холерик
- ĉeĥe:
- cholerik
- france:
- colérique (subst.)
- germane:
- Choleriker
- hungare:
- kolerikus ember
- nederlande:
- driftkikker, driftkop
- pole:
- choleryk
- ruse:
- холерик
- slovake:
- cholerik
- ukraine:
- холерик