*kloŝo
-
Objekto kun duongloba supro kaj pli larĝa malsupro, ordinare kava:
la jasmenaj floroj malfermis siajn grandajn blankajn kloŝojn
[1];
la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro
[2];
nuboj kuprokoloraj […] ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo
[3];
sonoril-kloŝo de publika telefono
[4].
- a)
- Ujo sonorilforma, ĝenerale vitra, por kovri kaj ŝirmi delikatan objekton: vegetaĵon, manĝaĵon, horloĝon...: ŝi bone atentis, ke buteroj kaj fromaĝoj troviĝu sub siaj respektivaj kloŝoj [5]; sur bronzaj postamentoj […] staris […] kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj Marta ; jen sub vitraj kloŝoj staris delikataj hiacintoj kaj grandaj arbosimilaj peonioj [6]; sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo Metrop .
- b)
- Tiaforma ĉapelo aŭ robo: bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn Metrop ; monakino en neĝoblanka kloŝo Metrop .
- c)
- MuzTerm Pli larĝa, sonoron ellasanta ekstremo de pluraj blovinstrumentoj.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
4. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
5. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:3
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
4. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
5. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:3
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
- angle:
- 1.a cloche, bell jar
- ĉine:
- 鐘 [zhōng]
- france:
- cloche (couvercle), clochette (fleur), pavillon (d'instrument de musique)
- germane:
- Glocke 1.a Glasglocke, Schutzglocke, Käseglocke 1.b Cloche
- japane:
- 鐘形ガラス器 [かねかたがらすうつわ], 釣鐘形のもの [つりがねかたのもの]
- nederlande:
- stolp
- pole:
- klosz
- rumane:
- abajur
- ruse:
- колпак, покрышка, колокол
- ukraine:
- ковпак, покришка