*kis/i PV

*kisi

(tr)
1.
Tuŝi per la lipoj por esprimi amon aŭ respekton: Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris [1]; kiel moderna perfektigita servisto [li] anstataŭ veni kisi la manon de la juna sinjoro, nur salutis lin de malproksime [2]; oni permesis al la civilaj kaj militistaj altranguloj kisi la malsupran ŝtupon de l' trono [3]; Ida kisis la florojn [4]; li ŝin kisis sur ŝia ruĝa buŝo [5]; nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino [6]; li kisis la larmojn de ŝiaj okuloj [7]; Gerda kisis al li la vangojn, kaj ili fariĝis rozokoloraj [8]; [li] genuiĝis por kisi la teron [9]; batu malbonulon, li vin flatos, kisu, li vin batos PrV .
2.
(figure) Milde, delikate tuŝeti: trankvilaj margolfoj, kie la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo [10]; la radio de la suno […] kisis la florantan pomarban branĉon [11]; alloga regiono, kisata de la maro kaj de la suno [12].
angle:
kiss
beloruse:
цалаваць, пацалаваць
bulgare:
целувам
ĉeĥe:
hubičkovat, líbat
ĉine:
[wěn], 亲吻 [qīnwěn], 接吻 [jiēwěn], 亲嘴 [qīnzuǐ]
france:
1. embrasser (avec les lèvres), donner un baiser (à), faire la bise (à), baiser (embrasser) 2. effleurer, caresser (effleurer), lécher (effleurer)
germane:
küssen
hebree:
1. לנשק 2. לנשוק ל- \נשק\
hispane:
1. dar un beso, besar 2. acariciar (fig.)
hungare:
csókol
ide:
kisar
indonezie:
mencium
japane:
キスする [きすする], 口づけする [くちづけする], そっと触れる [そっとふれる]
katalune:
1. besar 2. acaronar, amanyagar
nederlande:
kussen (ww.), zoenen (ww.)
perse:
بوسیدن
pole:
całować
rumane:
săruta
ruse:
целовать
slovake:
bozkať
tibete:
འོ་བྱེད་
turke:
1. öpmek
ukraine:
цілувати
volapuke:
kidön

kiso

1.
Tuŝado per la lipoj: ĝuante la kisojn de la amatino [13]; ŝi kovradis ilin per kisoj [14]; kisojn mi ne donos [15]! li rompis la rozon, metis kison sur ĝian freŝan buŝon [16]; Klaro fermis al li la buŝon per kiso [17]; ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso Marta ; lia ĝojo estis tiel granda kiel la via, kiam vi premis la unuan kison sur la rozajn lipojn de via unua karulino [18]; ni interŝanĝas kison kaj ĉirkaŭprenon kun ĉiu el niaj amikoj [19]; perfingra kiso [20]; Johano […] sendis al li per la fingroj multe da kisoj [21]; salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso [22]; ordonita kiso havas guston maldolĉan PrV ; kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso (amikaĵo de perfidonto) PrV .
2.
Delikata tuŝeto: la arbaron jam tuŝis la flava kiso de aŭtuno PV .
angle:
kiss
beloruse:
пацалунак
bulgare:
целувка
ĉeĥe:
hubička, polibek, políbení, pusa
ĉine:
亲吻 [qīnwěn], 吻 [wěn], 接吻 [jiēwěn]
france:
baiser (subst.), bécot, bise (baiser), caresse (effleurement), effleurement
germane:
Kuss perfingra ~o: Kusshand.
hebree:
נשיקה
hispane:
beso
hungare:
csók
ide:
kiso
indonezie:
ciuman
japane:
キス [きす], 口づけ [くちづけ], 接吻 [せっぷん]
katalune:
bes, petó, besada
nederlande:
kus, zoen perfingra ~o: kushandje. ~o de Judaso: judaskus.
okcidentfrise:
tút
okcitane:
poton
perse:
بوسه
pole:
pocałunek
rumane:
sărut
ruse:
поцелуй
slovake:
bozk, pusa
ukraine:
поцілунок
volapuke:
kid

interkisi, interkisiĝi

(tr)
Reciproke kisi: la pubereco estas tiu tempo, en kiu knaboj kaj knabinoj ne scias, ĉu ili interbatu aŭ interkisu [23]; Neĥludov interkisiĝis kun la kampulo [24].
23. Tatoeba: Frazo 2272373a, [vidita en 2015]
24. L. Tolstoj, trad. V. Sapoĵnikov: Resurekto, 2000
beloruse:
цалавацца
france:
s'embrasser
germane:
Küsse austauschen
indonezie:
berciuman
pole:
pocałować się
rumane:
să te sărut
ukraine:
цілуватися

administraj notoj