kikero
- 1.
- Manĝebla (post varmegigo) grajno, iom pli granda ol verda pizo, bruna, el guŝo de Cicer arietinum, specio el la samnoma genro kikero: ni devas provizi por ili sekigitajn fruktojn, figojn, kikerojn, fabojn Rsp ; boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo [1]; la provinco estas […] produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj [2].
- 2.
-
Genro el familio fabacoj (Cicer),
kies unu specio estas kultivata en Hindio, Okcidentazio, ĉirkaŭ Mediteraneo
kaj en aliaj iom varmaj landoj pro siaj grajnoj.
branĉoj kun fruktoj de kikero (Cicer arietinum), Botanika Ĝardeno, Karlsruho, Germanujo
CC BY-SA 3.0 [3]
1.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
2. Vikipedio, Michoacán, 2005-08-29
3. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cicer_arietinum_003.JPG
2. Vikipedio, Michoacán, 2005-08-29
3. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cicer_arietinum_003.JPG
- angle:
- chickpea
- beloruse:
- нут
- ĉeĥe:
- cizrna
- ĉine:
- 鷹嘴豆 [yīngzuǐdòu]
- france:
- pois chiche
- germane:
- Kichererbse
- hispane:
- garbanzo
- hungare:
- csicseriborsó, bagolyborsó
- japane:
- ヒヨコマメ
- katalune:
- cigró 2. cigronera
- latinece:
- 2. Cicer
- pole:
- ciecierzyca
- slovake:
- cícer
- turke:
- nohut
- ukraine:
- нут, нагуд
kikerkaĉo
- angle:
- hummus
- beloruse:
- хумус
- ĉine:
- 鷹嘴豆泥 [yīngzuǐdòuní]
- france:
- houmous
- germane:
- Hummus
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.