1kast/o

1kasto

POL
En kelkaj nacioj, ĉiu el la sociaj klasoj, kiuj ne miksiĝante unu kun alia, formas la bazon de la politika kaj religia konstitucio: la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo ― korpo kaj la obeo ― la cemento [1]; serĉistoj de postesignoj en Hindujo formas apartan kaston […] kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj FK ; budhismo proklamas egalecon sendepende de socia tavolo kaj kastoj [2].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio
angle:
caste
beloruse:
каста
ĉine:
种姓制度 [zhǒngxìngzhìdù]
france:
caste
germane:
Kaste
hispane:
casta
hungare:
kaszt
japane:
カースト, 世襲的社会階級 [せしゅうてきしゃかいかいきゅう], 身分 [みぶん]
nederlande:
kaste
pole:
kasta
rumane:
castă
ruse:
каста
ukraine:
каста

kastismo

POL
Politika sistemo bazita sur la kastoj: la burokrataj rezidejoj kaj budaismaj temploj tegmentitaj per flavaj kaj verdaj glazuritaj tegoloj okulfrape kontrastas kun la vasta etendo de la grizaj domoj de ordinaraj urbanoj, manifestante la rigoran kastismon [3].
angle:
caste system
beloruse:
каставая сыстэма
france:
système des castes
germane:
Kastensystem
hungare:
kasztrendszer
japane:
カースト制度 [カーストせいど]
nederlande:
kastestelsel
pole:
kastowy system
rumane:
sistemul de caste
ruse:
кастовая система
ukraine:
кастовість, замкнутість, відособленість

administraj notoj

~ismo : Mankas dua fontindiko.