jero
- Kuna nomo de du literoj Cirilaj, jerego kaj jereto, kiuj en Slavono prezentis mallongegajn vokalojn. Nun la koncernaj literoj Cirilaj havas specialajn funkciojn en pluraj lingvoj. En 10–12 jc la jeroj, laŭ la „jera regulo“, plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la silaboj fermitaj, kaj forfalis en la silaboj malfermitaj.
- angle:
- yer
- beloruse:
- ер
- ĉeĥe:
- jer
- ruse:
- ер
jerego KompLeks
- La jero Ъ kiu en Slavono prezentis mallongegan o [ŏ]: en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [o] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „malmolsigno“) post konsonantoj; en la bulgara lingvo jerego nun prezentas apartan vokalon (normale longan), latinalfabete transskribatan per â; Genadio Tarasoviĉ (...) skribis rezolucion kun jeregoj kaj jatoj [1].
1.
J. German, tr. J. Finkel: Kara mia homo, Ĉap. 5ª
- angle:
- hard sign
- beloruse:
- ёр, цьвёрды знак
- bulgare:
- ер голям
- ruse:
- ер, твёрдый знак
jereto KompLeks
- La jero ь kiu en Slavono prezentis mallongegan ě aŭ ĭ: en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
- angle:
- soft sign
- beloruse:
- ер, мяккі знак
- ĉeĥe:
- tvrdý jer
- kroate:
- jerek
- ruse:
- ерь, мягкий знак
jerio KompLeks
- La Cirila litero Ы, kiu historie estis duliteraĵo Ъ+I, kaj nun aspektas kiel Ь+I; do, «jer-i»o. En la moderna rusa lingvo ĝi prezentas la sonon IFAe signatan per [ɨ] en la rusa lingvo jerego evoluis al plena [e] aŭ forfalis, kaj la mutiĝinta litero iĝis speco de disigilo (la rusoj diras „molsigno“) post konsonantoj.
- angle:
- Yery
- beloruse:
- еры, ы
- ruse:
- еры, ы