-iz
(neoficiala sufikso transitiviga)
-
- a)
- Provizi per: najlizi plandojn de ŝuo; gluizi etikedojn; elektrizi; makadamizi. valorizi; vokalizi;
- b)
- Apliki metodon al: pasteŭrizi lakton; galvanizi; faradizi; rentgenizi.
Rim.: Iuj rigardas ĉi tiun neoficialan sufikson evitinda. Ofte la sola verba radiko sufiĉas ne rompante la komprenon, aŭ la sufikso -um taŭgas tiel same laŭ la kunteksto.
- angle:
- (unofficial suffix, often corresponding to English -ise/-ize)
- germane:
- (inoffizielles Suffix, entspricht oft dem deutschen -isieren)