inaŭguri
(tr)
- Solene malfermi, komenci: inaŭguri ekspozicion, monumenton, kurson, novan metodon; la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio [1]; la fondo de UEA savis la esperantistojn el teoriaĵoj kaj inaŭguris novan periodon, tiun de efektiva uzado de la lingvo [2]; Platono […] inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn [3]; Leopoldo la Dua inaŭguris la unuan […] ŝiplifto[n] [4]. enkonduki2, iniciati, konsekri
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 7:5
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
4. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Antaŭparolo de la Tradukinto
4. Monato, Maxime Lechien: La parko de kanaloj en La Louvière, 2003
- angle:
- to inaugurate
- beloruse:
- адкрываць (урачыста)
- ĉine:
- 开幕 [kāimù], 揭幕 [jiēmù]
- france:
- inaugurer
- germane:
- einweihen, eröffnen, enthüllen
- hispane:
- inaugurar
- hungare:
- felavat, megnyit (intézményt), leleplez (szobrot)
- katalune:
- inaugurar
- nederlande:
- inwijden
- perse:
- افتتاح کردن
- portugale:
- inaugurar
- ruse:
- торжественно открыть
- ukraine:
- урочисто відкривати, розпочинати, започатковувати, інавґурувати
inaŭguro, inaŭgurado
- Solena malfermo, komenco: alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro [5]; festparolado en la inaŭguro de la 49-a UK en Hago [6]; solena inaŭguro de la renovigita katedralo, kun granda religia festo kaj koncertoj [7].
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 7:11
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
7. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
7. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
- angle:
- inauguration
- beloruse:
- адкрыцьцё (урачыстае), інаўгурацыя
- ĉine:
- 揭幕式 [jiēmùshì], 开幕式 [kāimùshì], 就职典礼 [jiùzhídiǎnlǐ], 开幕典礼 [kāimùdiǎnlǐ], 开幕礼 [kāimùlǐ]
- france:
- inauguration
- germane:
- Einweihung, Eröffnung, Eröffnungsfeier, Enthüllung
- hispane:
- inaguración
- hungare:
- felavatás, megnyitás (intézményé), avatóünnepség, leleplezés (szoboré)
- nederlande:
- inwijding
- perse:
- گشایش، افتتاح
- portugale:
- inauguração
- ruse:
- торжественное открытие, инаугурация
- ukraine:
- урочисте відкриття, інавґурація