hurdo
Aĵura plata plektaĵo el branĉetoj, latoj aŭ metalfadenoj:
oni sternis sur la marĉon fundamenton el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis,
vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta
materialo
[1].
- 1.
- Aĵura krado aŭ malprofunda kesto uzata por sekigi kaj stoki nutraĵojn ks: ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado Metrop . korbo, stablo
- 2.
- Plektaĵo aŭ krado starigita kiel obstaklo dum konkursoj ks: inter la trunkoj de kelkaj arboj oni metis hurdojn, fortigis ilin per fostoj en la interspacoj kaj malantaŭ tiu barikado oni glatigis la teron [3]; (figure) por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki [4]. plektobarilo, baraĵo
- 3.
- Galerio el plektaĵo aŭ ligno, alkonstruita al ekstera muro de fortikaĵo por de tie pafi al atakantoj: duobla hurdo [5].
1.
Frances Ann Kemble, trad. Alec Venture: Frua fervoja vojaĝo, nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 107-110
2. Gordito1869, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nazare_Dörrfisch_Strand.jpg
3. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
4. Monato, Angela Tellier: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
5. Vikipedio, Hurdo (burgo)
2. Gordito1869, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Nazare_Dörrfisch_Strand.jpg
3. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
4. Monato, Angela Tellier: Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo
5. Vikipedio, Hurdo (burgo)
- angle:
- 1. hurdle, rack 2. hurdle 3. hoarding
- beloruse:
- рашотка
- ĉeĥe:
- košatina, ošatka, proutěná překážka
- france:
- claie, lattis, clisse (claie)
- germane:
- 1. Horde, Darre, Trockengestell 2. Hürde 3. Hurde
- hungare:
- szárítórács, lésza
- itale:
- graticcio (seccatoio)
- japane:
- すのこ, ハードル [はーどる]
- nederlande:
- hord
- portugale:
- latada, joeira, caniçado, caniçada
- ruse:
- решётка
- slovake:
- prútená prekážka
- ukraine:
- решітчаста підставка, плетінка, тин, пліт, бар’єр
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.