8humida
- 1.
-
Malseka2:
humida aero;
la galega klimato estas pluva kaj humida
[1];
[li] estigis en sia parcelo plurajn lagetojn […] kaj
plibeligis ties bordojn per humidema plantaro
[2];
la humidaj zonoj ŝrumpas aŭ fatale malaperas en Francio
[3];
kvankam la grundo de Ailsa Craig estas sala, humida kaj ofte malvarma, diversaj
specioj de plantoj kreskas sur la insulo
[4];
tie regis humida vento, tro varma por komenco de decembro
[5].
Rim.: Ekster scienca kunteksto oni prefere uzu la sinonimon „malseka“.
- 2.
- (evitinde) Malseketa: ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [6].
1.
Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, Monato, 2013
4. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004
5. Konstanten Krysakov: KOTA AKVO , Monato, 2000/03, p. 28
6. Monato, de Julian Modest
2. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, Monato, 2013
4. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004
5. Konstanten Krysakov: KOTA AKVO , Monato, 2000/03, p. 28
6. Monato, de Julian Modest
- angle:
- humid, moist
- beloruse:
- вільготны
- ĉeĥe:
- humidní, vlhký
- ĉine:
- 滋润 [zīrùn], 浥 [yì], 潮湿 [cháoshī], 湿润 [shīrùn], 润泽 [rùnzé], 湿 [shī], 洳 [rù]
- france:
- humide
- germane:
- feucht
- greke:
- υγρός
- hispane:
- húmedo
- hungare:
- nedves, párás
- indonezie:
- lembap
- itale:
- umido (agg.)
- japane:
- 湿った [しめった], 湿気のある [しっけのある], じめじめした
- kekĉie:
- ach̕toon
- nederlande:
- vochtig
- pole:
- wilgotny
- portugale:
- úmido
- ruse:
- влажный
- slovake:
- mokvavý
- tibete:
- བཞ&t_-a;་ཚན་ཆེན་པོ་
- ukraine:
- вологий, сирий
humido, humideco
- 1.
- Kvanto de gasstata akvo en la aero: absoluta humido; aeron kies relativa humido estas malpli granda ol 60% oni perceptas seka; alta aera humideco [7]; sciencistoj zorge registras en la kamparo pluvon, venton, humidecon, sun-horojn, temperaturon [8]; meteo estas atmosfera elemento aŭ fenomeno, rilata al la klimato kaj vetero (ekzemple humido, nubo, vento k.a.) [9].
- 2.
- Malseko, elvaporaĵo, akvo dise (kaj ne flue) entenata en io: grunda humido ensorbata en la aeron; la aero saturita je humido; frontado kontraŭ humido kaj akvo en domkonstruaĵoj [10]; Atumo generis Ŝuon (dio de la aero) kaj Tefnuton (dio de humido) [11].
7.
Monato, Walter Klag: Kiam akvo trovis la ŝipon, 2009
8. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
9. Vikipedio, Meteo
10. Vikipedio, Jan Werner
11. Vikipedio, Egipta Mitologio
8. Monato, Joyce Bunting: Taktiko por noveca tritiko, 2013
9. Vikipedio, Meteo
10. Vikipedio, Jan Werner
11. Vikipedio, Egipta Mitologio
- angle:
- humidity, moisture
- beloruse:
- вільготнасьць
- ĉine:
- 湿度 [shīdù], 澍 [shù], 墒 [shāng], 湿度 [shīdù], 澍 [shù]
- france:
- humidité
- germane:
- Feuchtigkeit, Feuchte 1. Luftfeuchtigkeit
- hungare:
- nedvesség
- indonezie:
- kelembapan
- itale:
- umidità
- japane:
- 湿度 [しつど]
- pole:
- 1. wilgotność absoluta ~o: wilgotność bezwzględna. relativa ~o: wilgotność względna. 2. wilgoć
- portugale:
- umidade
- ruse:
- влажность absoluta ~o: абсолютная влажность. relativa ~o: относительная влажность.