hisopo
- 1.
- Genro el familio lamiacoj (Hyssopus), staŭdo aŭ arbusteto multbranĉa kun labiaj floroj aranĝitaj en spikoj de ŝajnverticiloj; la specio Hyssopus officinalis estas uzata kiel spico kaj kuracilo.
- 2.
- Nekonata vegetaĵo, malgranda kaj bonaroma, menciata en la Biblio kiel purigilo: prenu faskon da hisopo kaj trempu ĝin en la sango, kiu estos en la pelvo kaj tuŝu la supran sojlon kaj ambaŭ fostojn per la sango [2]; senpekigu min per hisopo kaj mi fariĝos pura [3]; la hisopo kiu elkreskas el la muro [4].
1.
Prof. Dr. Otto Wilhelm Thomé: Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885, Gera: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Illustration_Hyssopus_officinalis0.jpg
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 51:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:33
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:22
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 51:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:33
- angle:
- hyssop
- beloruse:
- ісоп
- ĉeĥe:
- yzop
- ĉine:
- 牛膝草 [niúxīcǎo]
- france:
- hysope
- germane:
- Ysop
- hungare:
- izsóp
- itale:
- issopo
- japane:
- ヒソップ, ヤナギハッカ
- latinece:
- 1. Hyssopus 1. Hyssopus officinalis
- nederlande:
- hysop
- pole:
- hyzop
- portugale:
- 1. hissopo
- ruse:
- иссоп
- slovake:
- yzop
- ukraine:
- гісоп
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.