heŭreka!
(ekkrio)
- „Mi estas trovinta!“, elvoko atribuita al Arĥimedo, kiu pro subita inspiro (de la arĥimeda principo) tiele ĝojis, nude elsaltante la bankuvon kaj sur la straton: Karlo faris la malon: li saltis en la kuvon kaj kriis: Heŭreka! jen la kuŝejo! sed la kuvo ne montriĝis oportuna kuŝejo LGA ; ho, heŭreka! trovite! vere ne pretervideble! ĉu ankaŭ vi, leganto, tuj trovos la duan eraron [1]? hura
1.
Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, 2011
- angle:
- Eureka
- beloruse:
- эўрыка!
- france:
- eurêka
- germane:
- Heureka
- greke:
- εύρηκα
- malnovgreke:
- ηὕρηκα