*hero/o

*heroo

Malordinara, eminenta, admirinda persono.
a)
Homo nobla pro sia rango, kuraĝo aŭ talento: ne estas heroo por sia servisto; ministoj estas ofte nekonataj, humilaj herooj; tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo [1]; la herooj de la scienco; heroa konduto.
b)
BELE Ĉefrolulo en historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo: la ĉefa heroo de la romano ... ankaŭ estas „Arturo“ [2]; la heroo de „la Revizoro“ estas nur fripono.
c)
MIT Duondio, infano de dio kaj homo: Heraklo estis heroo.
angle:
hero
beloruse:
герой
bretone:
haroz ~a: harozel.
ĉeĥe:
bohatýr, heroj, hrdina, héros, rek
ĉine:
英雄 [yīngxióng], 豪傑 [háojié], 壮士 [zhuàngshì], 主人公 [zhǔréngōng]
france:
héros, demi-dieu, personnage principal, protagoniste ~a: héroïque.
germane:
Held
greke:
ήρωας
hispane:
héroe
hungare:
hős ~a: hősies, heroikus. 1.c hérosz
itale:
eroe
japane:
英雄 [えいゆう], 勇士 [ゆうし], 主人公 [しゅじんこう], 半神 [はんしん], 神人 [かみんちゅ]
katalune:
heroi 1.a prohom, pròcer ~a: heroic. 1.b protagonista, estrella 1.c semidéu
nederlande:
1.a held ~a: heldhaftig. 1.b held 1.c halfgod
pole:
bohater 1.c heros, półbóg
portugale:
herói
ruse:
герой
slovake:
bohatier, hrdina
svede:
hjälte
tibete:
དཔའ་བ་
ukraine:
герой

heroaĵo

Ago inda de heroo: heroaĵoj ... de la nacia heroo kaj duondio Gilgameŝ [3]. li akiris la plej altajn ordenojn en la habsburga armeo: arĝentan medalon pro heroaĵo kaj kanonan krucon [4];
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10a, Babel
4. Monato, Julius Hauser: Hejmeniras la eterna soldato , 2013
angle:
act of heroism, heroic deed
beloruse:
подзьвіг, гераічны ўчынак
bretone:
kur, taol-kaer
ĉine:
英烈 [yīngliè], 壮举 [zhuàngjǔ]
france:
acte héroïque
germane:
Heldentat
hispane:
heroicidad
hungare:
hőstett
itale:
atto eroico, impresa (prodezza)
japane:
英雄的行為 [えいゆうてきこうい]
katalune:
heroïcitat
nederlande:
heldendaad
pole:
czyn bohaterski
portugale:
heroísmo
ruse:
подвиг, героический поступок
ukraine:
геройство, героїчний вчинок

*heroeco

Virto de heroo, precipe granda kuraĝo: lia heroeco tre plaĉis al mi [5].
angle:
heroism
beloruse:
гераізм
bretone:
harozegezh, kadarnded
ĉeĥe:
hrdinskost (vlastnost), hrdinství, junáctví
ĉine:
豪气 [háoqì], 英勇 [yīngyǒng]
france:
héroïsme
germane:
Heldentum
hispane:
heroicidad
hungare:
hősiesség, herozimus
itale:
eroismo, eroicità
japane:
勇敢さ [ゆうかんさ], 雄雄しさ [おおしさ], 英雄的資質 [えいゆうてきししつ]
katalune:
heroisme
nederlande:
heldhaftigheid
pole:
heroizm, bohaterstwo
portugale:
heroísmo
ruse:
героизм
slovake:
heroizmus, hrdinskosť
svede:
hjältemod
ukraine:
геройство, героїзм, доблесть

*heroino

Ina heroo: orhara heroino de nordaj legendoj Metrop .
HOM:heroino (drogo)
angle:
heroine
beloruse:
гераіня
ĉeĥe:
heroina, hrdinka
ĉine:
[jié], 女中豪傑 [nǚzhōngháojié], 女英雄 [nǚyīngxióng], 巾帼英雄 [jīnguóyīngxióng]
france:
héroïne (héros féminin)
germane:
Heldin
hungare:
hősnő
itale:
eroina (eroe femminile)
japane:
英雄 [えいゆう], 女主人公 [おんなしゅじんこう], ヒロイン [ひろいん]
katalune:
heroïna
nederlande:
heldin
pole:
bohaterka
rumane:
eroină
slovake:
heroín
ukraine:
героїн (наркотик)

superheroo

BELAKIN Homo kun kvazaŭ magiaj forto kaj kapabloj, bildstria figuro vastiĝinta al animacio, kino...: Superman posedas ĉiujn tipajn ecojn de superheroo: 1. superhomajn kapablojn, 2. haŭtstriktan koloran trikotaĵon, kaj 3. kaŝitan duoblan vivon [6].
6. M. Weichert: Cent jaroj Yellow Kid..., Literatura Foiro, 1996-11 ĝis 12
beloruse:
супэргерой
france:
superhéros
katalune:
superhome
nederlande:
superheld

administraj notoj

~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas dua fontindiko.