ĝermano
- 1.
Ano de unu el vasta grupo de antikvaj triboj, apartenintaj al la hindeŭropa lingvofamilio, kiuj en la 1a jarcento a.K. okupis teritorion inter Rejno kaj Vistulo, Danubo kaj la Norda Maro kaj sudan Skandinavion: la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj [1]; la ĝermanoj loĝis ekde la 5a ĝis la 10a jarcentoj ĉefe en lignaj domoj [2]; antaŭ la romia kastelo, parto de la limeso kontraŭ ĝermanoj loĝantaj norde de Danubo, troviĝis civilula urbo [3].
- 2.
-
Ano de unu el modernaj etnoj, devenintaj el tiuj triboj,
kaj parolantaj en ĝermanaj lingvoj:
la aŭtoro atentigas, ke latinidoj kaj ĝermanoj ne posedas tian vorton en siaj
lingvoj, nu, la germana certe estas lingvo sufiĉe ĝermana kaj jen troviĝas la
vorteto „je”
[4].
germano, anglo, nederlandano
Rim.:
Ne konfuzu kun germano.
1.
Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en
Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo
3. Monato, Walter Klag: Rubo de la romianoj
4. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC
2. Monato, Walter Klag: Briko-muzeo
3. Monato, Walter Klag: Rubo de la romianoj
4. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC
- angle:
- 1. ancient German
- beloruse:
- германец
- france:
- germain (subst.)
- germane:
- 1. Germane 2. Sprecher einer germanischen Sprache
- hispane:
- germano
- hungare:
- germán
- itale:
- germano
- japane:
- ゲルマン人 [ゲルマンじん]
- katalune:
- germànic (subst.)
- perse:
- ژرمن
- pole:
- Germańczyk
- portugale:
- germano
- ruse:
- германец
- svede:
- german
- ukraine:
- германець
ĝermanaj lingvoj
Grupo de parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el lingvoj de la antikvaj ĝermanoj: la germana, la nederlanda, la frisa, la angla, la sveda, la dana, jido kaj aliaj.
- angle:
- Germanic languages
- beloruse:
- германскія мовы
- ĉine:
- 日耳曼語族 [rìěrmànyǔzú]
- france:
- langues germaniques
- germane:
- germanische Sprachen
- hispane:
- lenguas germánicas
- hungare:
- germán nyelvek
- itale:
- lingue germaniche
- katalune:
- llengües germàniques
- nederlande:
- Germaanse talen
- perse:
- زبانهای ژرمنی
- pole:
- języki germańskie
- portugale:
- línguas germânicas
- ruse:
- германские языки
- svede:
- germanska språk