ĝangal/o PFEV

ĝangalo

1.
GEOG Densa arbaro de varma, malseka klimato, precipe de musonaj landoj: oni iras al la tropikaj ĝangaloj de Malajzio [1]; ili devas elteni du semajnojn en aŭstralia ĝangalo [2]; en Brazilo [ekzistas] gravaj problemoj kiel […] misprotektado de ĝangaloj kaj indiĝenaj landpartoj [3]. VD:densejo, pluvarbaro
2.
(figure) Pro multaj diversaj eroj implika, eventuala danĝera, loko aŭ medio: mia frenezulo nun ĵetas sin en la politikan ĝangalon [4]; Pedro certe konis la vojon en la vuala ĝangalo de la vivo [5]; trabatali ĝangalon da burokratiaĵoj [6]; la enhavo de la libro tute ne estas ĝangalo de lingvistikaj terminoj [7]. VD:pelmelo, sovaĝejo
angle:
jungle 1. (tropical) rain forest
beloruse:
джунглі
ĉine:
丛林 [cónglín], 獉 [zhēn]
france:
jungle
germane:
Dschungel 2. Dickicht, Wust, Wildnis, Wirrwarr
hebree:
יער עד, ג'ונגל, סבך
hispane:
jungla
hungare:
dzsungel
itale:
giungla, jungla
japane:
ジャングル, 密林 [みつりん]
katalune:
1. jungla, selva 2. embolic, garbuix
nederlande:
wildernis
perse:
جنگل
pole:
dżungla
portugale:
jângal, floresta, selva
ruse:
джунгли
svede:
djungel
ukraine:
джунґлі, хаща, зарості, нетрі

administraj notoj