*fromaĝo
- Manĝaĵo farita el kazeigita lakto: ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro [1]; en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton [2]; en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj kaj ŝinkoj pendas sub la plafono [3]; nun denove venos sur nian tablon laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo [4]; penicilioj kiuj estas aplikataj ĉe la produktado de kamemberta fromaĝo (vd kamemberto) […] ne eltenas bluan lumon [5]. blankŝima, bluŝima fromaĝo; selakta fromaĝo edama fromaĝo; kvin dekagramoj da ementala fromaĝo [6]; muelita ŝaffromaĝo nomiĝas slovake „bryndza“ (vd brindzo) [7]; nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 17:18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
5. Lumo atakas ŝimon, Esperanta Retradio, 2013-11-22
6. Jaroslav Hašek, trad. Vladimír Váňa: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, 2. En Budapeŝto
7. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
5. Lumo atakas ŝimon, Esperanta Retradio, 2013-11-22
6. Jaroslav Hašek, trad. Vladimír Váňa: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, 2. En Budapeŝto
7. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
- angle:
- cheese selakta ~o: whey cheese.
- beloruse:
- сыр
- bulgare:
- сирене, кашкавал
- ĉeĥe:
- sýr
- ĉine:
- 奶酪
- france:
- fromage selakta ~o: fromage de lactosérum.
- germane:
- Käse bluŝima ~o: Blauŝchimmelkäse. selakta ~o: Molkenkäse. edama ~o: Edamer. ementala fromaĝo: Emmentaler.
- hispane:
- queso
- hungare:
- sajt
- indonezie:
- keju
- itale:
- formaggio
- japane:
- チーズ [ちーず]
- nederlande:
- kaas
- norvege:
- ost
- perse:
- پنیر
- pole:
- ser (głównie chodzi o żółty)
- portugale:
- queijo
- rumane:
- brânză
- ruse:
- сыр selakta ~o: сывороточный сыр.
- slovene:
- sir
- tibete:
- ཕྱུར་བ་
- turke:
- peynir
- ukraine:
- сир
kaprofromaĝo, kaprinfromaĝo
- fromaĝo farita el kapra lakto: toasto kun kaprofromaĝo [8]; fortranĉu la krustojn de la kaprofromaĝo kaj pecetigu ĝin sur la kantarelojn [9]; spertis ili pri […] preparo de kaprinfromaĝo [10].
8.
Menuoj dum staĝoj , Kastelo Greziljono
9. Ingrid Vallin: Kremeca kantarela pastaĵo, Ora Ĵurnalo, n-ro 21, Septembro 2019, p. 44
10. Jean Ferrat, trad. Jo-Petro Danvy: La montaro
9. Ingrid Vallin: Kremeca kantarela pastaĵo, Ora Ĵurnalo, n-ro 21, Septembro 2019, p. 44
10. Jean Ferrat, trad. Jo-Petro Danvy: La montaro
- angle:
- goat cheese
- france:
- fromage de chèvre
- germane:
- Ziegenkäse
ŝaffromaĝo
- Fromaĝo farita el ŝaflakto: la slovakoj ŝatas muelitan ŝaffromaĝon [11].
11.
Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
- angle:
- sheep milk cheese
- france:
- fromages au lait de brebis
- germane:
- Schafskäse
gorgonzola fromaĝo
- Bluŝima fromaĝo, nomita laŭ la lombarda urbo Gorgonzola: por la deserto piroj kaj gorgonzola fromaĝo [12].
12.
Hermann Hesse, trad. Wolfram Diestel: La Lasta Somero de Klinsor
- angle:
- gorgonzola
- france:
- gorgonzola
- germane:
- Gorgonzola
- ruse:
- горгондзола
parma fromaĝo
- Malmola fromaĝo el senkremigita bovlakto, nomita laŭ la itala regiono ĉirkaŭ Parma, kiun oni metas raspita sur diversajn manĝaĵojn, aparte nudelpladojn: por doni pli akran guston, vi povas aldoni 50 ĝis 100 g da raspita Parma fromaĝo [13]; en iuj landoj aĉeteblas ementala, grujera, parma fromaĝo […] fromaĝo jam raspita [14]; oni faras peston el bazilio, ajlo, pinsemoj, parma fromaĝo kaj olivoleo [15].
13.
Túlio Flores: Fromaĝbulkoj, La Karavelo, n-ro 23, okt. 2010, p. 24
14. Kuirlibro:Kapsikoj kun tinusa farĉo
15. Eriketo: Kreskas duonligna periljo
14. Kuirlibro:Kapsikoj kun tinusa farĉo
15. Eriketo: Kreskas duonligna periljo
- angle:
- parmesan
- france:
- parmigiano
- germane:
- Parmesan
- itale:
- parmigiano
- ruse:
- пармезан
rokforta fromaĝo
- Ŝaflakta fromaĝo kun bluŝimo el la regiono ĉirkaŭ la franca vilaĝo Roquefort-sur-Soulzon: la problemo de la malgranda diverseco de la mikroorganismoj ankaŭ ekzistas ĉe aliaj fromaĝospecoj, ekzemple ĉe la rokforta fromaĝo [16]; enmetu unu nukseton da ĉokolada kremaĵo, unu nukseton da rokforta fromaĝo kaj tranĉaĵeton da banano [17].
16.
La kamemberta fungo estas finiĝonta, Esperanta Retradio, 2024-02-24
17. Alain Fagot: Ĉokoladaj profiteroloj kun rokforto kaj banano
18. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Roquefort_cheese.jpg
17. Alain Fagot: Ĉokoladaj profiteroloj kun rokforto kaj banano
18. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Roquefort_cheese.jpg
- angle:
- roquefort
- france:
- roquefort (fromage)
- germane:
- Roquefortkäse
administraj notoj
rokforta ~o
:
Mankas verkindiko en fonto.