*framason/o

*framasono

Ano de iu kultura societo kun sekretaj ritoj, ekzistanta en multaj landoj kaj celanta la kunhelpon inter siaj membroj kaj ĝenerale la plibonigon de la moraleco, frateco kaj justeco en la socio: pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj [1]; framasona loĝio [2]; li aliĝis al la framasonaro kaj atingis tie la trian gradon, ĝis oni tuj eksigis lin [3].
angle:
freemason
beloruse:
масон ~a: масонскі. ~aro: масонства.
ĉeĥe:
frajmaer, frajmaur, mason, svobodný zednář
ĉine:
共济会员 [gòngjìhuìyuán], 互济会会员 [hùjìhuìhuìyuán]
france:
franc-maçon, maçon (franc-maçon) ~a: franc-maçonnique, maçonnique. ~aro: franc-maçonnerie (ensemble des adeptes), maçonnerie (ensemble des adeptes).
germane:
Freimaurer ~a: freimaurerisch.
hungare:
szabadkőműves ~a: szabadkőműves. ~aro: szabadkőművesség (tagok).
japane:
フリーメーソン会員 [フリーメーソンかいいん]
katalune:
maçó, francmaçó ~a: maçònic, francmaçònic. ~aro: maçoneria, francmaçoneria.
nederlande:
vrijmetselaar ~a: vrijmetselaars-.
perse:
فراماسون
portugale:
franco-maçom, franco-mação, maçom, mação, pedreiro-livre
ruse:
масон
slovake:
slobodomurár
ukraine:
масон

framasonismo

La movado kaj dogmaro de framasonoj: [li asertis], ke Esperanto estas nur unu formo de framasonismo, kun sendube kontraŭreligia celo [4]; Davido Davidoviĉ komencis stoki tie verkojn pri framasonismo kaj okultismo [5].
beloruse:
масонства
bulgare:
франкмасонство
ĉine:
共济会 [gòngjìhuì]
france:
franc-maçonnerie (système), maçonnerie (système)
germane:
Freimaurerei, Freimaurertum
hungare:
szabadkőművesség (mozgalom)
japane:
フリーメーソン団の主義・制度 [フリーメーソンだんのしゅぎ・せいど]
nederlande:
vrijmetselarij

administraj notoj