etaĝero
- Bretaro: ĉiu sciis, kie trovi sian buŝtukon, per ringo rultenitan, en faketo al li rezervita, sur etaĝero ĉe la muro [1].
Rim.:
De PV ĝis PIV2 la difino de tiu meblo estas:
„Mebleto
konsistanta el kelkaj bretoj, fiksitaj unu super alia,
kaj ordinare pendanta ĉe la muro“.
Por tiu senco sufiĉus pli klara „murbretaro“.
Aliflanke, naciaj lingvoj pruntis tiun vorton por pli speciala
senco, kiun la franca eble jam perdis: senvanda bretaro por
bagatelaĵoj aŭ vazaro.
Reale la vorto estas malmulte uzata kaj ĝia senco probable
estas malsama por esperantistoj el diversaj landoj; tial oni
prefere uzu pli klarajn priskribajn terminojn.
[S. Pokrovskij]
- beloruse:
- этажэрка
- bulgare:
- етажерка
- ĉine:
- 貨架 [huòjià]
- france:
- étagère, rayonnage
- germane:
- Regal, Wandregal, Wandgestell, Etagere
- hispane:
- estante, estantería
- hungare:
- polc, falipolc, etazser
- japane:
- 飾り棚 [かざりだな]
- nederlande:
- wandrek
- pole:
- etażerka, regał
- portugale:
- estante
- ruse:
- этажерка
- ukraine:
- етажерка
administraj notoj
~o:
Mankas dua fontindiko.