epigrafo
- 1.
- Mallonga surskribo sur konstruaĵo, monumento, monero por indiki ĝian destinon, daton ktp.: alta tomboŝtono kun epigrafo en oraj literoj [1]; epigrafo en la tombomonumento de Tacito je la „Via Nomentana“ en Romo [2]; la kipra silabaro estis deĉifrita en 1871 de la angla epigrafisto George Smith [3]; trilingva epigrafaĵo de Dario la 1-a de la Aĥemenidoj, entranĉitan en la rokojn en 522 a.K. en la malnovaj persa, elama kaj akada lingvoj [4]. kolofono
- 2.
- Moto: ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro estas epigrafo, kiu konsistas el mallonga citaĵo el la Biblio [5]; la esprimo „perdita generacio“ [...] estis sekve popularigita de Ernest Hemingway en la epigrafo al lia romano „The Sun Also Rises“ [6]; [...] mi estas ero de tiu forto kiu por eterne volas la malbonon kaj poreterne plenumas la bonon (Faust de Goethe, epigrafo de La Majstro kaj Margarita) [7].
1.
Monato, Garbhan MacAoidh: La tulamora tombejo, 2009
2. Vikipedio, Tacito (verkisto)
3. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
4. Vikipedio, Kermanŝaho
5. Monato, Garvan Makaj: Nigra apokalipso, 2008
6. Vikipedio, Perdita generacio
7. Vikipedio, La Majstro kaj Margarita
2. Vikipedio, Tacito (verkisto)
3. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
4. Vikipedio, Kermanŝaho
5. Monato, Garvan Makaj: Nigra apokalipso, 2008
6. Vikipedio, Perdita generacio
7. Vikipedio, La Majstro kaj Margarita
- angle:
- epigraph 1. inscription
- beloruse:
- эпіграф
- ĉeĥe:
- epigraf, heslo, nadpis, nápis
- ĉine:
- 銘 [míng], 銘文 [míngwén], 銘刻 [míngkè], 題詞 [tící]
- france:
- épigraphe
- germane:
- Inschrift, Motto Epigraph 1. Inschrift auf Denkmälern 2. Inschrift, Motto
- hispane:
- epígrafe
- hungare:
- jelige, jelmondat epigráf 1. felirat (épületen) 2. jelige, jelmondat
- itale:
- epigrafe
- japane:
- 碑銘 [ひめい], 碑文 [ひぶん], 題辞 [だいじ], 銘句 [めいく]
- pole:
- dewiza, motto 1. epigraf 2. dewiza, motto
- portugale:
- epígrafe, inscrição
- ruse:
- эпиграф 2. эпиграф
- slovake:
- epigraf, heslo, nápis
- ukraine:
- епіграф