ekarto
- 1.
- [1] Diferenco de la proksimuma valoro de iu grando al la ekzakta: ekarto de observo; rilata, absoluta ekarto.
- 2.
- (pri kompaso) Sumo de la anguloj de deklino kaj devio: la angulo formita de la kompasa montrilo kun la astronomia meridiano estas la ekarto de kompaso; la tera magneteco influas la magnetan montrilon kaj deklinigas ĝin de la astronomia meridiano laŭ angulo nomata deklino, aliparte la feraĵaro de la ŝipo influas kaj deklinigas ĝin laŭ alia angulo nomita deviacio: la sumo de tiuj du anguloj estas la ekarto de la kompaso [2].
- 3.
- Distanco inter la celita kaj trafita punkto: oni distingas jenajn ekartojn: horizontalan, laŭdirektan, altecan, laŭdistancan kaj vertikalan.
- angle:
- 1. approximation error
- beloruse:
- адхіленьне, памылка, хіба, хібнасьць
- ĉeĥe:
- absolutní chyba, chyba, odchylka
- france:
- 1. erreur d'approximation 3. écart (de tir)
- germane:
- 1. Approximationsfehler, Annäherungsfehler 2. Abweichung 3. Abweichung
- hebree:
- הפרש בין ערך מקורב למדוייק
- hungare:
- 1. közelítési hiba, approximációs hiba 2. eltérés 3. eltérés (találati)
- itale:
- scarto (differenza)
- japane:
- 誤差 [ごさ], 偏差 [へんさ]
- pole:
- 1. błąd przybliżenia
- portugale:
- 1. erro, diferença 2. desvio 3. diferença
- ruse:
- отклонение, погрешность 1. погрешность приближения
- slovake:
- chyba, odchýlka
- ukraine:
- похибка, відхилення, схилення
administraj notoj
pri
~o 1.:
MatVort konas ankaux la terminon "eraro". "Ekarto" estus "absoluta eraro" kaj nia difino pli proksimus al "eraro de aproksimo". Mi ne komprenas la precizan sencon de tiuj terminoj. Cxu la nocioj cxirkaux malprecizeco de mezuro (incertitude, neopredeljonnostj, Ungewissheit) ne havus rolon en tiu debato? [MB]