1doz/o PV

dozo

1.
MED Difinita kvanto de medikamento: mi rapidis hejmen kaj prenis grandan dozon da ĥinino [1]; en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por vi [2]; laŭ d-ro Kagan, kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia [3].
2.
(figure) Difinita kvanto de io: ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio [4]; supraĵa konado de la arto […] posedas kelkan valoran signifon en salonoj, [se] spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco Marta ; ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis Marta ; li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze [5]; ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli [tion mem] [6].
angle:
dose 2. portion, quantity
beloruse:
доза
bulgare:
доза
ĉeĥe:
dosis, doze, dávka
ĉine:
剂量 [jìliàng], 加入量 [jiārùliàng]
france:
dose
germane:
Dosis
hispane:
dosis
itale:
dose
japane:
服用量 [ふくようりょう], 適量 [てきりょう], 線量 [せんりょう]
pole:
doza, dawka
portugale:
dose
ruse:
доза, порция
slovake:
dávka
ukraine:
доза, кількість, міра, порція

dozi

(tr)
Mezuri kaj prepari la ĝustan kvanton de iu medikamento: kutiminte dozi la kaĉon, ili ĉie vidas kaĉerojn [7]; prudente dozi antibiotikojn [8]; (figure) ni riskas ne uzi tiun avantaĝon, se ni tro forte dozas la materialon kaj „bebumas“ la lernantojn [9]; (figure) necesas dozi alikvante kaj alidirekte la utiligon de la novaj teknologioj [10]. VD:almezuri, gradigi, porciumi
angle:
dose, measure out
beloruse:
дазаваць
ĉeĥe:
dozovat, dávkovat, odměřit dávku
ĉine:
給藥 [gěiyào], 简便定量 [jiǎnbiàndìngliàng]
france:
doser
germane:
dosieren
hebree:
למנן
hispane:
dosificar
itale:
dosare
japane:
分量を定める [ぶんりょうをさだめる], 調合する [ちょうごうする]
pole:
dozować, dawkować
ruse:
дозировать
slovake:
dávkovať
ukraine:
дозувати

trodozo, superdozo

MED Tro granda dozo, eventuale danĝera: la kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo [11]; en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj [12]; (figure) la artistoj ja estis tre, tre bonaj, sed ĉiuj programeroj estis en si mem plenaj koncertoj, do, estis superdozo, kaj homoj tediĝis [13].
11. Monato, Walter Klag: Morta malaperinta medicinisto, 2013
12. Vikipedio, Marilyn Monroe, 2009-12-04
13. Judith: lumo, 2009-09-23
angle:
overdose
beloruse:
перадазаваньне, перадазіроўка
ĉine:
服药过量 [fúyàoguòliàng]
france:
overdose, surdosage
germane:
Überdosis
hispane:
sobredosis
itale:
overdose, sovradosaggio
japane:
飲み過ぎ [のみすぎ], 過剰服用 [かじょうふくよう], 過量 [かりょう]
ukraine:
зверхдоза, надмірна/завелика доза

administraj notoj