diplomato
-
Specialisto pri diplomatio
1:
aferoj speciale politikaj […] apartenas al la diplomatoj
[1];
Musavasa, kvankam ruza militestro kaj diplomato, lasis sin trompi
[2];
dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion
ili devus fari
VivZam
;
kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej
sperta diplomato ne povas venki
CKv
;
la francaj diplomatoj devos lerni la germanan
lingvon
[3].
Rim.: Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [4].
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 7a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 7a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
- beloruse:
- дыплямат
- ĉeĥe:
- diplomat
- ĉine:
- 外交官 [wàijiāoguān], 外交家 [wàijiāojiā]
- france:
- diplomate
- germane:
- Diplomat
- hispane:
- diplomático
- japane:
- 外交官 [がいこうかん], 外交家 [がいこうか], 駆け引きのうまい人 [かけひきのうまいじん]
- pole:
- dyplomata
- portugale:
- diplomata
- ruse:
- дипломат
- slovake:
- diplomat
- ukraine:
- дипломат
diplomata
- 1.
- De diplomato: strikte diplomataj paroladoj Ret ; diplomata pasporto CKv ; statuso diplomata ChM ; li ne estas devigata, kiel en la diplomataj paroladoj, kateni siajn ideojn en rigorajn formulojn Ret ; la diplomata ceremoniaro preskribas la titoladon al diversaj altranguloj en diversaj situacioj Ret ; la hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn VivZam . diplomatia
- 2.
- (figure) Kvazaŭ diplomato: diplomata ĝentileco MkM ; kun eminenta diplomata instinkto la sinjorino ne sendis portreton komunan kun la edzo KKr . delikata2, ĝentila, sagaca1, subtila3
- beloruse:
- дыпляматычны
- ĉine:
- 外交上 [wàijiāoshàng], 外交方式 [wàijiāofāngshì]
- france:
- diplomatique (de diplomate)
- germane:
- diplomatisch
- hebree:
- דִיפּלוֹמָטי
- hispane:
- diplomático
- japane:
- 外交官の [がいこうかんの], 外交的な [がいこうてきな], 駆け引きのうまい [かけひきのうまい]
- pole:
- dyplomatyczny
- portugale:
- diplomático
- ruse:
- дипломатический, дипломатичный
- ukraine:
- дипломатичний