delic/o PIV1

delico

(malofte)
Malofta, delikata sensa plezuro, kiun oni intense ĝuas: kun evidenta delico li glutis kelkajn ostrojn [1]; plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam ĉiuj sensoj koncentriĝas al tiu unusola kapturniga travivaĵo [2]; gustumante ekzemple pladon da lokaj torteloj, kvadrataj, farĉitaj per selakto, kaj spinacoj, kondimentitaj per tomata saŭco, kulminigu tiun delicon per botelo da itala vino [3]. VD:ĝuado, volupto
beloruse:
асалода, уцеха
ĉeĥe:
libost, rozkoš, slast
ĉine:
色胆 [sèdǎn], 乐趣 [lèqù]
france:
délice
germane:
Wonne, Wollust, Genuss, Sinneslust, sinnliches Vergnügen
hispane:
delicia
katalune:
delícia
pole:
delicja, przyjemność
portugale:
delícia
ruse:
наслаждение, отрада
slovake:
rozkoš
ukraine:
маловжив. насолода, утіха

delica

(malofte)
1.
Ĝuinda, kaŭzanta grandan plezuron: bone, ke oni ĝuu la lunon sur la monto, tamen multe pli delice ĉe akvo [4]; enpenetrante mi sentas infanecan ĝojon – delica varmo ĉirkaŭas – […] kaj subita voluptego konvulsia akre trairas mian korpon [5]; la delicemo elvokas volupton, kaj la volupto ĉiam estas kruela [6]; vi estas delica malgranda vivanta miraklo, nu, reiru do en la vastan maron [7]. VD:plezuriga
2.
Esprimanta ĝuon, plezuron: la jubilo kaj delicaj krioj de la Kooperativestro fendis la transfenestran vespersilenton [8].
beloruse:
прыемны
ĉeĥe:
lahodný
ĉine:
[qiè]
france:
délicieux, exquis
germane:
wohlig, wonnig, sinnlich, deliziös
hispane:
delicioso
katalune:
deliciós
pole:
przyjemny
ruse:
дивный, прелестный, превосходный, восхитительный
slovake:
rozkošný

administraj notoj