9ĉampiono
- 1.
-
Venkinto en grava titoldona sportkonkurso:
urba, landa, monda ĉampiono pri piedpilko;
la blindulo ludas ŝakojn kaj estas ŝakĉampiono de la ŝipo, sur kiu li vojaĝas
[1];
neniu dubis, ke la litova teamo prezentinta dancon, […] meritas la
titolon de monda ĉampiono
[2];
multfoje la kluba teamo ĉampioniĝis en diversaj konkursoj
[3];
li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono
[4];
li pensigas min pri la grandaj ĉampionoj de la antikva epoko
[5].
ĉampionludo,
rekorduloRim.: Iuj misderivas el „ĉampiono“ la vortojn „ĉampionado“ aŭ „ĉampioneco“ por nomi ĉampionludon: monda ĉampionado de dancoj [6]; partoprenis pasintjare pli ol 100 homoj ĉampionecon [7].Rim.: „Ĉampionado“ estas sone proksima al la iom internacia „championat“ – sed tia uzo ne estas kohera kun la esperanta derivado, ĉar logike tia vorto devus signifi „estado ĉampiono“ – kiel „reĝado, profesorado“ ktp. Logika kaj memtrudiĝanta solvo estus ankaŭ „ĉampionumo“ – sed oni tiom fortimigis la esperantistojn kontraŭ ĉi tiu sufikso, ke ili preferas misuzi alian sufikson ol fari vorton per -um. [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- (evitinde)
Eminenta
probatalanto:
Bourlet estis la vera ĉampiono de Esperanto
PIV1
.
apostolo2,
pioniro,
protagonistoRim.: Ĉi tiu senco, komuna al la lingvoj angla kaj la latinidaj, estas tute nekonata, stranga kaj komike nekutima en aliaj lingvoj – dum la sporta signifo ja estas tute internacia; sekve, la frazoj kiel ĉampiono de la kredo impresas onin proksimume kiel rekordulo de la kredo – kio probable ne estas la intenco de la dirinto. Kaj ĝenerale, estas nenia avantaĝo konfuzi en unu vorto tiom malsamajn sencojn. [Sergio Pokrovskij]
1.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 1. Kakume
2. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
3. Monato, Jefim Zajdman: Malgrandaj grandaj majstroj, 2003
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 8
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
6. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
7. Monato, last: Fungo-festo, 2005
2. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
3. Monato, Jefim Zajdman: Malgrandaj grandaj majstroj, 2003
4. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 8
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
6. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
7. Monato, last: Fungo-festo, 2005
- angle:
- champion
- beloruse:
- 1. чэмпіён 2. змагар (за ідэю і да г. п.), паборнік, абаронца, прыхільнік
- bulgare:
- шампион 1. шампион
- ĉine:
- 2. 先驅 [xiānqū]
- france:
- 1. champion (dans un sport), as (grand vainqueur), vainqueur, gagnant, recordman 2. champion (défenseur d'une idée) , apôtre (d'une idée), défenseur (d'une idée), partisan (d'une idée)
- germane:
- 1. Meister, Sieger, Champion 2. Kämpe, Vorkämpfer, Verfechter
- hebree:
- אַלוּף
- hispane:
- 1. campeón
- hungare:
- 1. bajnok 2. harcos (átv), védelmező
- itale:
- 1. campione (di uno sport o sim.) 2. campione (guerriero)
- japane:
- チャンピオン [ちゃんぴおん], 選手権者 [せんしゅけんしゃ], 優勝者 [ゆうしょうしゃ], 闘士 [とうし], 擁護者 [ようごしゃ]
- nederlande:
- 1. kampioen 2. aanhanger, voorvechter
- pole:
- 1. czempion, champion, mistrz
- portugale:
- campeão
- rumane:
- 1. campion
- ruse:
- 1. чемпион 2. поборник, защитник
- slovake:
- šampión
- ukraine:
- чемпіон
administraj notoj
pri
~o 2.:
Tiu senco ŝajnas baziĝi sur la etimologia origino: fr. champion, el okcidentgerm. *kampja-, lat. campus (batal-)kampo, sed en E-o oni ne trovas ĝin ekster vortaroj. Ĉu entute forigi ĝin? [WD]