Burundo (BI)
- Ŝtato en la centra Afriko kun ĉefurbo Buĵumburo ĝis la jaro 2018, nun Gitego; teritorio de Respubliko Burundo, limanta kun Kongo Kinŝasa Ruando kaj Tanzanio: la armeoj de Ruando, Ugando kaj Burundo sendis siajn militistojn por militi apud la kongaj ribelaj armeoj kontraŭ la konga armeo [1]; en Burundo estas tri triboj: tucioj, kiuj reprezentas ĉ. 15 % de la popolo, hutuoj, kiuj reprezentas 84 %, kaj tvaoj, kiuj reprezentas 1 % [2]; en Burundo la biciklo iĝas kutima kaj plej ŝatata transportilo de granda parto de la loĝantaro [3]; strikis pro malbonaj laborkondiĉoj kuracistoj kaj flegistoj ĉe publikaj malsanulejoj en Burundo [4].
1.
Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj
2. Monato, Sabiyumva Jérémie: Survoje al paco
3. Monato, Jérémie Sabiyumva: Pendole pedale
4. Monato, Jérémie Sabiyumva: Malsana servo
2. Monato, Sabiyumva Jérémie: Survoje al paco
3. Monato, Jérémie Sabiyumva: Pendole pedale
4. Monato, Jérémie Sabiyumva: Malsana servo
- angle:
- Burundi
- beloruse:
- Бурундзі
- bulgare:
- Бурунди
- ĉine:
- 布隆迪 [bùlóngdí], 蒲隆地 [púlóngdì]
- france:
- Burundi, République du Burundi
- germane:
- Burundi
- hebree:
- בורונדי
- hungare:
- Burundi
- indonezie:
- Burundi
- japane:
- ブルンジ
- pole:
- Burundi, Republika Burundi
- portugale:
- Burundi
- ukraine:
- Бурунді