8asist/i Z PV

asisti

(tr)
Pro ofica devo ĉeesti por helpi al iu: profesoro, pastro, kuracisto, juĝisto...: li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano [1]; por mi la plej bona okupiĝo estos […] asisti ĉe la operacioj, kio […] konformas al mia kapablo [2]; ili eĉ kulpigis la organizaĵon, kiu konsilas kaj asistas azilpetantojn [3]; iPhone 3G estas tiel nomata persona cifereca asistilo, […] kiu povas igi vian vivon pli facila kaj agrabla [4]. VD:subteni2
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
3. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999:3, p. 6a
4. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, 2008
angle:
assist cifereca ~ilo: digital assistant.
beloruse:
дапамагаць, асыставаць
ĉeĥe:
přisluhovat
ĉine:
[zuǒ], 儭 [chèn]
france:
assister (préter assistance)
germane:
assistieren cifereca ~ilo: Digitaler Assistent.
hebree:
לסייע
hispane:
asistir (ayudar, servir)
hungare:
segédkezik, asszisztál
itale:
assistere
japane:
補佐する [ほさする]
nederlande:
bijstaan (assisteren), assisteren, seconderen, ruggensteunen assisteren
pole:
asystować, towarzyszyć, pełnić funkcję asystenta
ruse:
ассистировать, помогать, содействовать
slovake:
asistovať, pomáhať
ukraine:
бути присутнім, допомагати, надавати допомогу, сприяти, асистувати, супроводжувати

asisto, asistado

Ago asisti: [ambaŭ] konsistigis la komisionon, kiu decidis pri la aljuĝo, kun asisto de la libroservisto [5]; fenomenoj postulantaj homajn defendon kaj asistadon [6]; la mesaĝo ofertas la asiston de la bahaa komunumo entrepreni paŝojn al religia unueco [7]; la pluvivo de Brusela Komunikadcentro en 2004 estas necesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj [8].
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
6. Monato, Lenio Marobin: Klimata ŝanĝiĝo kaj konfliktoj: kia interrilato?, 2014
7. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
beloruse:
дапамога, спрыяньне
ĉeĥe:
asistence, přítomnost
france:
assistance
germane:
Assistenz
hebree:
סיוע
hispane:
asistencia
itale:
assistenza
nederlande:
bijstand, hulp (assistentie), assistentie
pole:
asysta, asystowanie
slovake:
asistencia, prítomnosť
ukraine:
допомога, сприяння

asistanto

Profesia helpanto al superulo: asistantoj de la urbestro de Teherano [9]; ja estas socialaj asistantinoj, sed tiuj ne sufiĉas, ili jam estas plene okupitaj [10]; la kuracisto blasfemas […], ĉar nenio konvenas al li, nek la lumo de la […], nek la asistantoj kaj ĉefe ne la operaciotoj [11]; atestanto […] priskribis kaj la misteran magiiston kun lia duonmasko, kaj la du kanajlojn liajn asistantojn [12]; (figure) la racio devas regi ĉar ĝi estas saĝa kaj planas por la tuta psiko, kaj fervoro devas esti ĝiaj servanto kaj asistanto [13]; scienca asistanto [14]; asistantoj de la Eŭropa Parlamento [15]. VD:servanto, subtenanto
angle:
assistant
beloruse:
памочнік, асыстэнт
ĉeĥe:
asistent, pobočník, přisluhovač
ĉine:
[èr], 助教 [zhùjiào], 助理 [zhùlǐ], 助理研究员 [zhùlǐyánjiūyuán], 助理研究員 [zhùlǐyánjiūyuán], 助理医生 [zhùlǐyīshēng], 助理醫生 [zhùlǐyīshēng], 向导 [xiàngdǎo], 嚮導 [xiàngdǎo]
france:
assistant
germane:
Assistent scienca ~anto: wissenschaftlicher Mitarbeiter.
hebree:
עוֹזֵר
hispane:
asistente (profesional)
hungare:
asszisztens, segéderő, segéd
itale:
assistente
japane:
助手 [じょしゅ], 補佐 [ほさ]
nederlande:
assistent
pole:
asystent
ruse:
помощник, ассистент
slovake:
asistent
ukraine:
асистент, помічник

administraj notoj