*anser/o

*ansero

1.
ZOO Genroj el la familio anasedoj (Anser, Branta k.a.): pif, paf! eksonis subite krakoj, kaj ambaŭ sovaĝaj anseroj falis senvive en la kanaron, kaj la akvo fariĝis ruĝa de sango [1]; komence anseraro, blankaj cignoj velas [2]; celi anseron, trafi aeron PrV ; ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron PrV .

Kanada ansero, ĉe Burnaby Lago, Brita Kolumbio
CC BY-SA 2.5  [3]
2.
AGR Kortobirdo, deveninta de la specio Anser anser: fordoni anseron, por ricevi paseron PrV ; plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj [4]; ili faris la interŝanĝon: la ŝosea impostisto ricevis la anseron, kaj la vilaĝano la kokinon [5].

Korta ansero, Tasmanio, Aŭstralio
CC BY-SA 3.0  [6]
3.
(figure) Malsaĝa homo: malsaĝa ansero, diris la krimulino, la truo estas granda, mi mem povus eniri, kaj ŝi metis la kapon en la fornon [7]; nur gardu vian langon, vi impertinenta ansero [8].
angle:
goose 1. goose 2. goose 3. goose (silly)
beloruse:
1. гусь 2. гусь 3. дурань
bretone:
1. gwaz (evn)
ĉeĥe:
1. husa
ĉine:
2. 呆头鹅 [dāitóué], 獃頭鵝 [dāitóué]
france:
1. oie
germane:
Gans 1. Gans ~aro: Gänseschar. 2. Gans 3. Gans (dumme)
hebree:
1. אווז 2. אווז אפור
hispane:
ganso
hungare:
liba 1. lúd 2. liba
indonezie:
1. angsa 2. angsa
itale:
oca
japane:
ガチョウ, まぬけ者 [まぬけしゃ]
latinece:
1. Anser 1. Branta 2. Anser anser
nederlande:
1. gans
norvege:
1. gås
pole:
1. gęś 2. gęś
portugale:
1. ganso
ruse:
1. гусь 2. гусь 3. гусак
slovake:
hus
ukraine:
гуска

anseroformaj

ZOO
Ordo el la klaso birdoj (Anseriformes).
angle:
waterfowl
beloruse:
гусепадобныя (атрад)
france:
ansériformes
germane:
Gänsevögel
hebree:
בצורת אווז
hungare:
lúdalakúak
itale:
anseriformi
latinece:
Anseriformes
ruse:
гусиные (отряд)
ukraine:
гусеподібні, пластинчастодзьобі

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~oformaj: Mankas fontindiko.
~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.