analfabeto
- Homo, kiu scipovas nek legi nek skribi: li lernis skribi sian nomon, sed cetere li estas analfabeto [1]; en la Esperanta lingvokolektivo la gamo etendiĝas de elementlerneja edukiteco ĝis la suproj de akademia klereco […] feliĉe, tamen, forestas analfabetoj [2]; (figure) mi estas analfabeto (laiko) pri medicino [3]; li konkludis, ke la uzvortaro de analfabetoj kaj duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn [4]; televidaj prezentistoj, kiuj estas, aŭ ŝajnas esti, analfabetoj kaj malkleruloj [5].
1.
Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. William Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, jaro 1996a, numero 2a, p. 21a
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
3. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
5. William Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, jaro 1996a, numero 2a, p. 21a
- angle:
- illiterate
- beloruse:
- непісьменны (наз.)
- ĉeĥe:
- analfabet, negramotný člověk
- france:
- analphabète (subst.)
- germane:
- Analphabet
- hebree:
- בּוּר
- hispane:
- analfabeto
- hungare:
- írástudatlan, analfabéta
- itale:
- analfabeta
- japane:
- 読み書きのできない人 [よみかきのできないじん], 非識字者 [ひしきじしゃ]
- katalune:
- analfabet
- nederlande:
- analfabeet
- pole:
- analfabeta
- portugale:
- analfabeto
- ruse:
- неграмотный
- slovake:
- negramotný, analfabet
- svede:
- analfabet
- ukraine:
- неписьменний (ім.)
analfabeta
- Kapabla nek legi nek skribi: li kaj lia edzino estis analfabetaj [6]; mankas ĉinaj lernejoj, kie la lernejanoj lernas ĉiun studobjekton en la ĉina, kaj studas la anglan kaj la malajan lingvojn […], ĉinoj kaj hindoj scipovas paroli sian gepatran lingvon sed estas analfabetaj en tiu lingvo [7]. nelegopova
6.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
7. Monato, Malajzio, 94/02
7. Monato, Malajzio, 94/02
- beloruse:
- непісьменны
- ĉeĥe:
- analfabetský, negramotný
- france:
- analphabète (adj.)
- pole:
- analfabetyczny
- slovake:
- negramotný
analfabeteco
- 1.
- Nekapablo legi kaj skribi.
- 2.
- Ĝenerala manko de leg- kaj skribkapablo en socio, analfabetismo: For Analfabetecon Metrop ! malsato kaj analfabeteco bremsas socian progreson [8]; analfabeteco inter virinoj kvaroble pli altas ol ĉe viroj [9]. legopovo
8.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Bardhyl Selimi: Kosovo: Novaj direktoj al la estonto, Monato, jaro 2003a, numero 12a, p. 10a
9. Bardhyl Selimi: Kosovo: Novaj direktoj al la estonto, Monato, jaro 2003a, numero 12a, p. 10a
- angle:
- illiteracy
- beloruse:
- непісьменнасьць
- ĉeĥe:
- analfabetství
- ĉine:
- 2. 識字率 [shízìshuài], 识字率 [shízìshuài]
- france:
- analphabétisme
- germane:
- Analphabetismus
- hungare:
- írástudatlanság, analfabetizmus
- japane:
- 読み書きのできないこと [よみかきのできないこと], 非識字 [ひしきじ]
- katalune:
- analfabetisme
- pole:
- analfabetyzm
- portugale:
- analfabetismo
- ruse:
- неграмотность
- slovake:
- analfabetizmus
- svede:
- analfabetism
analfabetismo
- Ĝeneralaj sociaj kondiĉoj, kiu malfavoras edukadon al bazaj scioj de legado kaj skribado: lukto kontraŭ analfabetismo [10]; aliaj problemoj, kiel […] analfabetismo, pezegas sur la situacio ekonomia de la malagasa kamparo [11].
10.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo, 2006
11. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo, 2006
- angle:
- illiteracy
- beloruse:
- непісьменнасьць
- ĉeĥe:
- analfabetství
- france:
- analphabétisme
- germane:
- Analphabetismus
- hungare:
- írástudatlanság, analfabetizmus
- katalune:
- analfabetisme
- pole:
- analfabetyzm
- portugale:
- analfabetismo
- ruse:
- неграмотность
- slovake:
- analfabetizmus
- svede:
- analfabetism