ambli
- Iri en aparta maniero de kvarpieduloj, levante samtempe ambaŭ piedojn de sama flanko, tipa ekz. ĉe kameloj aŭ kiam oni surgrimpas ŝtupetaron: ni suden amblis sur sableca vojaĉo [1]; mi amblis sur ĉeval' kaj post mi la dolor'... [2]; la hundo amblis supren laŭ la ŝtupoj [3]; (figure) larĝmova giganto amblis el unu el la tendoj, oscedante kaj frotante el okuloj la dormon [4]. galopi 1, paŝi, troti 1
1.
J. Ribillard: Vagado sub palmoj, UEA, 1956
2. K. de Kalocsay: Renkonto al la luno
3. Arthur Omre: La hundo
4. Jack London: Dio de liaj prapatroj
2. K. de Kalocsay: Renkonto al la luno
3. Arthur Omre: La hundo
4. Jack London: Dio de liaj prapatroj
- beloruse:
- ісьці інахадзьдзю
- ĉeĥe:
- jít mimochodně
- france:
- ambler
- japane:
- 側対歩で進む [がわたいふですすむ]
- slovake:
- ísť mimochodne
- ukraine:
- йти інохіддю
amblo
- Irmaniero de kvarpiedulo, kiu amblas.
- angle:
- amble
- beloruse:
- інахадзь
- ĉeĥe:
- jinochod, mimochod
- ĉine:
- 溜达 [liùda], 溜達 [liùda]
- france:
- amble
- germane:
- Passgang
- hebree:
- הילוך מתון של סוס
- japane:
- 側対歩 [がわたいふ]
- nederlande:
- telgang
- ruse:
- иноходь
- slovake:
- inochod
- ukraine:
- інохідь