akvilegio
- Genro el familio ranunkolacoj (Aquilegia); plurjara herbo kun multaj mallarĝaj rizomoj, pluraj kunstarantaj tigoj, ĉebazaj folioj en rozeto kaj alterne ĉe la tigoj sidantaj folioj, unu- ĝis trioble trinombre plume dividitaj, sur kiuj akvo purige perlas (vd. lotuso); kun kvinnombraj simetriaj ornamaj floroj diverskoloraj, kies korolaj folioj estas ordinare plilongigitaj je po unu nektara sprono; la fruktoj estas folikloj, enhavantaj multajn nigrajn semojn: jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio Hamlet ; Koklass-fazano […] nutras sin per folioj de poplo kaj betulo, akvilegioj, guŝoj de vicioj […] [1].
1.
Vikipedio, Koklass-fazano
2. Ulf Eliasson, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aquilegia_ottonis_amaliae2UME.jpg
2. Ulf Eliasson, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aquilegia_ottonis_amaliae2UME.jpg
- angle:
- columbine, Aquilegia
- beloruse:
- ворлікі
- bulgare:
- гълъбов
- ĉeĥe:
- orlíček obecný
- france:
- ancolie
- germane:
- Akelei
- hebree:
- אקוויליגיה, פרח נורית
- hungare:
- harangláb (növény)
- japane:
- オダマキ
- katalune:
- aquilègia
- latinece:
- Aquilegia
- nederlande:
- akelei
- pole:
- orlik
- portugale:
- aqüilégia
- ruse:
- аквилегия, орлик (растение), водосбор (растение)
- slovake:
- orlíček
- svede:
- akleja
- ukraine:
- орлики
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.