akvarelo
- 1.
- Diafana pentra farbo solvebla en akvo kun iom da akvosolvebla ligento: li montris al ili per akvarelaj pentraĵoj kelkajn ĝiajn erupciojn [1]. lavumi
- 2.
- Pentraĵo sur papero farita per akvarelaj koloriloj: Arne […] metis sur la tablon […] amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj, kelkajn skizlibrojn kaj dekon da olepentraĵoj [2]; flandra kolekto enhavanta pli ol 1580 naturhistoriajn akvarelojn[3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
3. Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
3. Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
- angle:
- aquarelle
- beloruse:
- акварэль
- ĉeĥe:
- akvarel, akvarelový obraz
- ĉine:
- 1. 水彩 [shuǐcǎi], 水墨 [shuǐmò], 水彩顏料 [shuǐcǎiyánliào], 水彩颜料 [shuǐcǎiyánliào] 2. 水彩画 [shuǐcǎihuà], 水彩畫 [shuǐcǎihuà]
- france:
- aquarelle
- germane:
- Aquarell, Gemälde in Wasserfarben
- hebree:
- צִבעֵי מַיִם
- hispane:
- acuarela
- hungare:
- akvarell
- itale:
- acquarello
- japane:
- 水彩画 [すいさいが]
- nederlande:
- aquarel
- perse:
- آبرنگ
- portugale:
- aquarela
- ruse:
- акварель
- slovake:
- akvarel
- svede:
- akvarell
- ukraine:
- акварель (картина)