akreo, akro
- Eksa mezurunuo de tersurfaco valoranta inter 0,2 kaj 0,9 hektarojn laŭ lokoj kaj epokoj: brita akreo valoras proksimume 0,4 hektarojn, franca akreo valoras proksimume 0,5 hektarojn; en la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato FK ; la ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 aroj) [1]; 50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro [2]; ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon [3]; vi posedas nur […] du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj [4].
Rim.:
Akro nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Ganao.
1.
Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
2. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
3. Monato, Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn
4. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 2a, p. 407a
2. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
3. Monato, Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn
4. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 2a, p. 407a
- angle:
- acre
- beloruse:
- акр
- ĉeĥe:
- akr, jitro (0,817 ha)
- france:
- acre (mesure de surface)
- germane:
- Acre (Einheit), Morgen
- hebree:
- אַקְר
- hispane:
- acre
- hungare:
- hold (földmérték)
- indonezie:
- ekar
- malaje:
- ekar
- perse:
- آکر (واحد سطح)
- portugale:
- acre
- ruse:
- акр
- slovake:
- aker, aker (plošná miera 40 árov)