*adult/i PV

*adulti

(ntr)
Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono: ne adultu [1]; se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino [2]; kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro [3].
angle:
commit adultery
beloruse:
здрадзіць (мужу ці жонцы), парушаць шлюбную вернасьць
bretone:
avoultriñ
ĉeĥe:
dopustit se cizoložství, dopustit se nevěry (manželské), smilnit
france:
commettre l'adultère, cocufier son conjoint, faire cocu son conjoint, tromper son conjoint
germane:
Ehebruch begehen, ehebrechen
hebree:
לנאוף
hispane:
cometer adulterio
hungare:
hűtlenkedik, házasságtörést követ el
itale:
commettere adulterio
japane:
密通する [みっつうする], 不義を犯す [ふぎをおかす], 不貞を働く [ふていをはたらく], 神にそむく [かみにそむく]
nederlande:
overspel plegen
portugale:
cometer adultério
ruse:
изменять (супругу), нарушать супружескую верность
slovake:
cudzoložiť
svede:
vara otrogen, begå äktenskapsbrott
turke:
zîna yapmak
ukraine:
зраджувати, чужоложити

adulto

Ago adulti: Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo, via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj [4]; la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto [5]; li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn [6].
angle:
adultery
ĉeĥe:
cizoložství, manželská nevěra
france:
adultère (acte), cocufiage, infidélité (envers son conjoint), tromperie (envers son conjoint)
germane:
Ehebruch
hebree:
נואף
hispane:
adúltero (sustantivo)
itale:
adulterio
japane:
不義 [ふぎ], 不倫 [ふりん], 姦通 [かんつう], 密通 [みっつう]
ruse:
супружеская измена, прелюбодеяние, адюльтер
slovake:
cudzoložstvo
svede:
äktenskapsbrott
turke:
zîna
ukraine:
чужолозтво, перелюбство, адюльтер

adulta

1.
Adultanta: vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj [7].
2.
Rilata al adulto: por mia sento estus ja inkub' // eĉ sonĝe la adulta am-amuzo [8]; (malofte) vi devigos Beatricon esti ĉiame nur via neleĝa kunkuŝantino, kaj Maŭricon, nur adulta infano (naskita sekve de adulto) [9].
7. H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
8. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
9. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
angle:
adulterous
ĉeĥe:
cizoložný
france:
adultère (adj.), adultérin, infidéle (envers son conjoint)
hispane:
adúltero (adjetivo)
itale:
adulterino, adultero (agg.)
slovake:
cudzoložný
svede:
otrogen

adultado

Ago ade adulti: malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis [10].
ĉeĥe:
cizoložství, manželská nevěra
france:
adultère (acte), cocufiage, infidélité (envers son conjoint), tromperie (envers son conjoint)
itale:
adulterio
japane:
不義 [ふぎ], 不倫 [ふりん], 姦通 [かんつう], 密通 [みっつう]
ruse:
супружеская измена, прелюбодеяние, адюльтер
slovake:
cudzoložstvo

adultaĵo

(malofte)
Adulto: Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron [11].
itale:
atto di adulterio

adultema

Ema adulti: mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj [12]; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj [13].
ĉeĥe:
smilný
france:
adultère (adj., enclin à l'adultère), infidèle (adj., enclin à l'adultère) ~emeco: infidélité (inclinaison à l'adultère).
itale:
adultero (incline all'adulterio)
slovake:
smilný

adultigi

(tr)
(malofte)
Igi adulti: se mia koro forlogiĝis al virino, [...] tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, kaj aliuloj kliniĝu super ŝi [14].
ĉeĥe:
svést k cizoložství
france:
pousser à l'adultère, débaucher (pousser à l'adultère), dépraver (pousser à l'adultère), dévergonder (pousser à l'adultère)
itale:
condurre all'adulterio
japane:
姦通させる [かんつうさせる]
slovake:
zviesť k cudzoložstvu

adultulo, adultulino

Kulpulo je adulto: la okulo de adultulo atendas la krepuskon, dirante: Neniu okulo min vidu [15]; Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj [16].
angle:
adulterer
ĉeĥe:
cizoložnice
france:
adultère (personne), homme adultère, femme adultère
hebree:
מְבוּגָר
itale:
adultero (sost.), adultera (sost.)
japane:
密通者 [みっつうしゃ], 姦夫 [かんぷ]
ruse:
прелюбодей
slovake:
cudzoložnica
ukraine:
перелюбець

sangadulto

Incesto: incesto (ankaŭ nomata sangadulto) estas seksumado kun familiano aŭ parenco [17];
angle:
incest
beloruse:
інцэст
bretone:
gadaliezh etre kar ha karez, insest
ĉeĥe:
krvesmilstvo, pokrevní sex
france:
inceste
germane:
Blutschande, Inzest
hispane:
incesto
hungare:
vérfertőzés
itale:
incesto
japane:
近親相姦 [きんしんそうかん]
nederlande:
incest
portugale:
incesto
ruse:
инцест, кровосмешение
slovake:
incest, krvismilstvo
svede:
incest
ukraine:
кровозмішення, інцест

administraj notoj