ViVo Artikolo 684

eo mojosa [bela]
Difino

Bonstila, bela, laŭmoda.

Rimarko

Du ekzemploj el Interreto: "lernu! ekhavos novan, tute modernan kaj mojosan* aspekton"; "Kvarko bakis tiun ĉi mojosan ĉielarkan kukon en la pasinta semajnfino"

Rilatas ViVo 683:mojosa - ViVo 689:mojosa
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino
[Edmundo] ~Difino
~Bonstila, laŭmoda.
[Edmundo] +Rimarko
[Edmundo] ~eo
~mojosa[slango]uzebla
[Bart Demeyere] +Diskuto
Ĉu ni ne devas aldoni al la difino 'por junuloj'? Bone, plenkreskuloj ankaŭ verŝajne uzas, sed tiam kun subindiko ke ili estas ankoraŭ junaj.
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ mi, ne. Kelkaj el la menciitaj vortoj estas hodiaŭ plejparte uzataj de junuloj, sed "por junuloj" ne estas parto de la signifo. Mi pensas, ke homo, kiu uzas vorton kiel junulo, ĝenerale ne ĉesas uzi ĝin, kiam li maljuniĝas. La vorto "cool" kun la senco "bona" estis normala inter usonaj nigruloj jam en 1933, do verŝajne ekzistas hodiaŭ kelkaj tre maljunaj homoj uzantaj la vorton.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Sed oni ja enkondukis tiun vorton en Eo por tio, la 'jo' ja venas de juna.
[Edmundo] +Diskuto
Jes, tio eble estis la celo de la enkondukantoj. Tamen, la samaj homoj asertas, ke "mojosa" estas traduko de "cool", kaj tiel oni ankaŭ uzas la vorton, do ...
[Bart Demeyere] +Diskuto
Sed verŝajne ne 'cool' kiel ĝi estas uzata en la Angla, ĝi ja havas alian signifon en aliaj lingvoj. El viaj donitaj ekzemploj, mi ne povas diveni ekzakte kion ili celas, povas esti por junuloj.
[Edmundo] +Diskuto
Povus esti, sed mankas atestaĵoj por tio. Mi imagas, ke oni povus facile apliki la vorton al io, kion oni ŝatas kaj trovas bela, sed kio tute ne taŭgus por juna homo. "Tiuj pastroj havas mojosajn barbojn", ekzemple, kiam la barboj longas je 50 cm.
[Bart Demeyere] ~Difino
~Bonstila, bela, laŭmoda.
[Edmundo] ~Difino
~Bonstila, bela, laŭmoda por junuloj.
[Fajrereto] +Diskuto
Kiel indiki, ke gxi fakte estas slangajxo?

2011-01-12 14:10:25

en cool - nifty - groovy
nl cool - hip
ru "крутой"
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)